La esprimo Kwan-li-so (ankaŭ skribita Kwanliso, GwallisoKwalliso; en la korea alfabeto 관리소) estas esprimo por aresteja kampo por daŭre aresti politikajn kaptitojn en Nord-Koreio.

Tiuj estas aliaj ol la arestejoj nomitaj Kyo-hwa-so, en kiuj ankaŭ nepolitikaj kaptitoj vivas.

Ambaŭ montras aspektojn de la situacio de la homaj rajtoj en Norda Koreio.

Ĝenerale redakti

La Kŭan-li-so, estas organizitaj de la ŝtata sekureca ministerio.

Por politikaj kaptitoj aplikiĝas la principo de familia respondeco. Ili estas arestitaj kune kun iliaj gepatroj, gefiloj, gefratoj, kelkfoje ankaŭ geavoj kaj genepoj, sen proceso kaj kondamno. Ĝenerale ili restas en la arestejo por la resto de ilia vivo.[1]

La arestejoj situas en la mezo kaj la nordoriento de norda Koreio. Estas multnombraj arestejoj[2] La kvanto de arestitoj estas taksitaj je ĉirkaŭ 200.000.[3]

La arestejoj Yodŏk kaj Pukch’ang estas apartigitaj en du partojn: En unu parto vivas la kaptitoj kun vivlonga puno, en alia parto vivas tiuj, kiuj havas longjarajn punojn kaj havas esperon pri ebla liberigo.

Homaj rajtoj redakti

Datumoj redakti

Listo de konataj Kwan-li-so redakti

arestejo provinco oficiala nomo larĝeco kaptitoj rimarkoj
Kaech’ŏn P’yŏngan-namdo Kwan-li-so n-ro. 14 155 km² 15000 ne identa kun reedukada arestejo Kae’chŏn
Yodŏk Hamgyŏng-namdo Kwan-li-so n-ro. 15 378 km² 46500
Hwasŏng Hamgyŏng-pukto Kwan-li-so n-ro. 16 549 km² 10000
Pukch’ang P’yŏngan-namdo Kwan-li-so n-ro. 18 73 km² 50000
Haengyŏng Hamgyŏng-pukto Kwan-li-so n-ro. 22 225 km² 50000 ne identa kun reedukada arestejo Hoeryŏng
Ch’ŏngjin Hamgyŏng-pukto Kwan-li-so n-ro. 25 0,25 km² > 3000

referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti