Speciala Administra Regiono Sinuiju

La Speciala Administra Regiono Sinuiju estas speciala administra regiono de Nord-Koreio, situanta en la landlimo kun Ĉinio. Ĝi establiĝis en septembro 2002, inkluzivante la partojn de Sinuiju kaj ĉirkaŭaĵoj, kun la intenco enkonduki la merkatan ekonomion, kaj ĝi estas rekte regata kiel unu el la "Urboj kun rekta regado".

Speciala Administra Regiono Sinuiju
Speciala Administra Regiono
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoNord-Koreio

- koordinatoj40° 6′ 2″ N, 124° 23′ 37″ O (mapo)40.100555555556124.39361111111Koordinatoj: 40° 6′ 2″ N, 124° 23′ 37″ O (mapo)
Areo132 km² (13 200 ha) [+]

HorzonoUTC+08:30 [+]

Speciala Administra Regiono Sinuiju (Tero)
Speciala Administra Regiono Sinuiju (Tero)

Speciala Administra Regiono Sinuiju (Norda Koreio)
Speciala Administra Regiono Sinuiju (Norda Koreio)
DEC

Map
Speciala Administra Regiono Sinuiju
vdr
Situo de la Spaciala Administra Regiono Sinuiju.

Ĉin-nederlanda komercisto, Yang Bin, estis nomumita por la regado. Antaŭ la posteniĝo, li estis haltigita de la ĉina aŭtoritato kaj kondamnita al 18 jaroj en malliberejo pro fiska evito kaj aliaj ekonomiaj deliktoj. En aprilo 2008, la reformoj de la regiono ankoraŭ ne estis entreprenitaj kaj oni supozas ke Nord-Koreio forlasis la projekton post la okazintaĵo.