Internacia signala kodaro

(Alidirektita el Signalflago)

Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.

Alfabeto redakti

A alfa   Mi havas en akvo skafandriston Mi estas faranta provveturon
B bravo   Mi havas danĝeran ŝarĝon
C charlie   Jes
D delta   Ne alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
E echo   Mi ŝanĝas la direkton al tribordo
F foxtrot   Mia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
G golf   Mi bezonas ŝipstiriston
H hotel   Mi havas ŝipstiriston surŝipe
I india   Mi ŝanĝas la direkton al babordo
J juliett   Mi estas prepariĝanta signali per semaforo Mi brulas, restu for de mi
K kilo   Mi volas komuniki kun vi
L lima   Vi tuj haltu vian ŝipon
M mike   Mi havas sur ferdeko kuraciston Mi haltis
N november   Ne
O oscar   Iu eksterŝipe
P papa   Ĉiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
Q quebec   Ĉiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
R romeo  
S sierra   Mi retroveturas
T tango   Ne venu proksime al mi, restu for de me
U uniform   Vi stiras danĝeren
V victor   Mi petas helpon
W whiskey   Mi petas kuracistan helpon
X xray   Interrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
Y yankee   Mi trenas mian ankron
Z zulu   Mi bezonas trenŝipon

Numeroj redakti

0 nul  
1 unu  
2 du  
3 tri  
4 kvar  
5 kvin  
6 ses  
7 sep  
8 ok  
9 naŭ  

Specialaj signoj redakti

signalilo  
ripetigilo 1  
ripetigilo 2  
ripetigilo 3  
ripetigilo 4  

Flagoj por literoj kun supersignoj redakti

  • La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
  • La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti