La Angla provinco Devon havas propran (neoficialan) flagon, kiun oni akceptis en 2003 post konkurso organizita de la loka BBC (BBC Devon). Ĝi gajnis per 49% de la balotoj. Ŝajne la ideo pri propra flago venis de najbara Kornvalo, kies proprakultureco kaj neangleco tamen pli rimarkindas (kun nombre malgranda, sed tamen ekzistanta propra lingvo; naciisma movado ktp.). La dezajnon klare influis la Kornvala flago, kaj samkiel tiu lasta, ankaŭ la flago de Devon estas ligita al iu sanktulo, nome Sankta Petrok (Petroc), kiu estis populara sanktulo en Devon kaj najbaraj provincoj.

Malgraŭ la noveco de ĉi flago, ĝiaj koloroj jam tradicie asociiĝas kun Devon, ekzemple ili estas la koloroj de lokaj sportaj teamoj Rugby Union (rugbeo) kaj Plymoth Argyle (futbalo). Dum la Batalo de Alĝerio, ĉe vicgrafo Exmouth flirtis verda-blanka flago (kiu nun rigardeblas en la Muzeo de valo Teign).

La flagon de Devon konsistigas tri koloroj - verda, nigra kaj blanka. La verdo reprezentas la koloron de la lokaj montetoj, la nigro la altajn kaj ventumatajn marĉojn (Dartmoor kaj Exmoor), la blanko la salecan ŝaŭmon de la du Devon-aj marbordoj kaj la kaolinan industrion (kaj minadon en si mem).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti