La tielnomatan Afrik-Usonan flagon kreis Marcus Garvey, ĉefo de movado por civitanaj rajtoj, nomita Universal Negro Improvement Association "Universala Nigrula Pliboniĝa Asocio". Ĝi estis unuafoje hisita en 1920. Ĝis tiam mankis simbolo por la Usonaj Afrikidoj.

Kelkaj homoj ankaŭ uzis ĝin kiel "Tut-Afrikan" simbolon aŭ simbolon por la Afrika diasporo, sed ĝi restas ĉefe uzata en Usono kaj kiel indentigilon por Usonaj Afrikidoj.

Laŭdire Garvey misinformitis pri la koloroj de la Etiopia flago, laŭ kiu li estis inspirita (Etiopio estinte la sola lando en Afriko kiu ne iĝis kolonio), kaj lia kreaĵo jam tro populariĝis por ŝanĝi la nigron en flavon post kiam li ekvidis sian eraron.

Laŭ frua interpreto la ruĝo estas "la sango de la batalo por libereco", la nigro "la nigrahaŭtularo", la verdo "la riĉa flaŭro de l' patrina lando".

Vidu ankaŭ redakti