San Felipe de Puerto Plata
San Felipe de Puerto Plata (pli mallonge ’’’Puerto Plata’’’) estas urbego, signifa havenurbo, universitata urbo kaj provinca ĉefurbo en norda Domingo. La loknomo signifas: Sankta Filipo arĝenta haveno.
San Felipe de Puerto Plata | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Domingo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 57000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 338 339 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 736 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 48′ N, 70° 42′ U (mapo)19.795833-70.694444Koordinatoj: 19° 48′ N, 70° 42′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 459,71 km² (45 971 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Puerto Plata [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 286,558 (en 2012)
- Supermara alteco: 8 m
- Areo: 509 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC - 4
- 19° 48′ 00″ N 70° 41′ 00″ U / 19.80000 °N, 70.68333 °U (mapo)
Geografio
redaktiSan Felipe de Puerto Plata situas laŭ la norda marbordo. San Francisco de Macorís troviĝas 72, San Cristóbal (Dominga urbo) 166, Sankta Domingo 170, San Pedro de Macorís 209, La Romana (urbo) 237, Higüey 246 km.
Historio
redaktiKristoforo Kolumbo fondis la havenurbon en 1502. En 1563 angla komercisto alvenis kun aro de sklavoj. Li interŝanĝis liajn viktimojn kun la hispanoj kun perloj, feloj, sukeroj, iom da oroj. Municipo fondiĝis en 1844.
Ekonomio
redaktiLa ekonomio de Puerto Plata estas bazita sur komercado helpe de la haveno, fiŝkaptado, turismo (kun 100,000 hotellitoj), fine tropikaj agrikulturoj.
Klimato
redaktiPuerto Plata situas en musona tropika klimato, kie la temperaturoj varias averaĝe inter 23-26 °C. La varmo kulminas en septembro. En la urbego jare falas po 1511 mm, en ĉiuj monatoj falas, tamen inter julio-septembro malpli.
Trafiko
redaktiPuerto Plata havas internacian flughavenon. La haveno servas ankaŭ la turistojn.
Vidindaĵoj
redakti- strandoj
- muzeo
- fortikaĵo de la 16-a jarcento
- telfero (nura en Karibio) al montopinto 793 metrojn alta ene de la grandurbo
- botanika ĝardeno ĉe la montopinto
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- Hispana Vikipedio helpe de Guglo
- [1]
- [2] angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
- vetero