Valera estas urbo de Venezuelo situa ĉe la Andoj en la Ŝtato Trujillo. Ĝi estas la ĉefurbo de la Municipo Valera, kaj troviĝas je 545 msm (alto mezurita en la centro de la urbo en la placo Bolivaro) kaj havas areon de 226,4 km. Ĝi estas situa en anda aluvia teraso de rektaj bordoj. La riveroj Motatán kaj Momboy bordas la urbon, tiu lasta nomigas la faman kaj pitoreskan Valo Momboy survoje al la urbo el La Puerta je 1800 msm. Ĝi havas Lat N 9° 19' 30". Krome ĝi estas situa je ĉirkaŭ 33 km de Trujillo (ĉefurbo de la Ŝtato Trujillo) konektita pere de la Autopista Interurbana Valera- Trujillo aŭ Avenuo "General Cruz Carrillo", rapida vojo de 3 kanaloj ĉiuflanke krom la kroma vojo nomita familiare "El Eje Vial" kiu estas la nura oficiala aŭtoŝoseo de la urbo.

Valera
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 250 000  (2018) [+]
Loĝdenso 1 104 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 2′ N, 70° 36′ U (mapo)9.0333333333333-70.6Koordinatoj: 9° 2′ N, 70° 36′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 226,45 km² (22 645 ha) [+]
Valera (Venezuelo)
Valera (Venezuelo)
DEC
Valera
Valera
Situo de Valera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valera, Venezuela [+]
vdr
Centro de Valera

La urbo posedas averaĝan temperaturon de 27 °C. Konata kiel "La Ciudad de las siete colinas" (urbo de sep montetoj) estas la plej grava urbo de la Ŝtato Trujillo, eĉ super la ĉefurbo, pro la komercaj kaj industriaj aktivecoj de la zono. Ĝi havis proksimume 165.000 loĝ. en 2015 dum la Ŝtato Trujillo ĉirkaŭ 800.000 loĝantojn[1] laŭ la oficiala informo de la Instituto Nacional de Estadística; kaj la loĝantaro de ĝia metropola areo estas de 250.000 loĝ. proksimume por 2012, koresponde al la municipoj Valera, San Rafael de Carvajal, Escuque, Motatán kaj Rafael Rangel.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Estado Trujillo. «Monografías por Entidad Federal y Municipios». [1] Konsultita la 29an de Januaro 2017.
  • Datos de población (3): Población urbana en Venezuela. 2011. Manuel Gerardo Delgado. UCV-FACES (4) Gobierno Bolivariano. Ministerio del Poder Popular para la educación, Ciencia y tecnología

Eksteraj ligiloj redakti

Centro Comercial Plaza Arkivigite je 2019-09-04 per la retarkivo Wayback Machine