Modiino

urbo de Israelo

Modiino (jen esperante, atentu ke la nomo klare havas du apartajn vokalojn "i", oficiale hebree מודיעין-מכבים-רעות per plena nomo, en la klasika hebrea kun ĉiuj kromsignoj מוֹדִיעִין-מַכַּבִּים-רֵעוּת‎, latinliterigite Modi'in-Makkabim-Re'ut, arabe موديعين مكابيم ريعوت‎) estas loĝloko en meza Israelo, kiu ekde 2003 havas urbajn rajtojn. Ĝi administre apartenas al la Centra distrikto de Israelo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 97 097 loĝantoj sur areo de 50,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 935 loĝantoj/km².

Modiino · מודיעין
la parko Modiino
la parko Modiino
la parko Modiino
urbo • city council • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Distrikto Centra distrikto de Israelo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 097  (2021) [+]
Loĝdenso 1 935 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 56′ N, 34° 59′ O (mapo)31.93388888888934.985555555556Koordinatoj: 31° 56′ N, 34° 59′ O (mapo) [+]
Alto 262 m [+]
Areo 50,176 km² ( 501 7.6 ha) [+]
Modiino · מודיעין (Centra distrikto de Israelo)
Modiino · מודיעין (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Modiino · מודיעין
Modiino · מודיעין
Situo de Modiino · מודיעין
Modiino · מודיעין (Israelo)
Modiino · מודיעין (Israelo)
DEC
Modiino · מודיעין
Modiino · מודיעין
Situo de Modiino · מודיעין

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modi'in-Maccabim-Re'ut [+]
vdr

Historio redakti

La moderna urbo ricevis la nomon de la antikva juda vilaĝo Modiino/Modi'in, kiu ekzistis en la sama areo. La antikva vilaĝo estis la devenloko de la Makabeoj, la judaj ribelantoj kiuj liberigis Judion de la regado de la Seleŭkida Imperio kaj establis la Makabean dinastion, eventoj festitaj per la festo de Ĥanuko. La moderna urbo estis konstruita fine de la 20-a jarcento.

Etimologio redakti

La nomo "Modiino" (hebree מודיעין, kun fina konsonanto ן, "n") venas de antikva vilaĝo historie nomita "Modi'im" (מודיעים, kun fina konsonanto ם, "m"). La moderna hebrea literumo por Modi'in sekvas rekonstruon bazitan sur la greka nomo Μωδαῒν / Μωδαί (Modain/Modin), preteratentante la pli antikvan literumon de tiu nomo trovita en la Miŝno, la unua ĉefa halaĥa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj aŭ "Parola Torao" (Pesahim 9:2; Hagigah 3:5), kie la nomo estas skribita Modi'im (מודיעים).

Plana koncepto redakti

La planita urbo Modiino estas konstruita laŭ koncepto derivita de ĝia topografio:

 
la vendejaro Azrieli urbocentre
 
la parko uedo Anaba okcidente de la urbocentro
  • La loĝkvartaloj situas sur la multaj montetoj de la urbo.
  • La valoj (“Amakim” en la hebrea) estas verdaj areoj, kie estas konstruitaj lernejoj, sportejoj, malgrandaj komercaj centroj ktp. Tie kuras ankaŭ la ĉefaj trafikaj vojoj.
  • Altaj konstruaĵoj estas permesitaj nur sur la montetopintoj.
  • La originala topografio ne estas ŝanĝata; la urbo adaptiĝas al ĝi.
  • La domoj sur la deklivoj estas terasformaj.

La planadon de la nova urbo kunordigis la renoma arkitekto Moŝe Safdie.

La unuaj civitanoj translokiĝis al la nova urbo en 1996; la celplanado antaŭvidas populacion de 240 000 urbanoj, kun "pura" industrio kaj amaso da herbejo. Proksime de la urbo jam nun situas la parko kaj "biblia ĝardeno" Neot Kedumim. Kiam la projektita loĝantaro estos atingita, Modiino estos unu el la plej grandaj urboj en Israelo.

Rilatoj al Esperanto redakti

  • En Modiino interalie vivas la esperantisto kaj astronomo Amri Wandel kun sia familio.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti