Norda distrikto de Israelo
La norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Meĥoc haCafon) estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo. Distrikta ĉefurbo estas Nazareto. En 2005 en la teritorio vivis 1 185 400 loĝantoj.
Norda distrikto מחוז הצפון Meĥoc haCafon
| |
---|---|
![]() jen inkluzive de la Golanaj Altaĵoj, kiuj internacie ne konsideratas parto de Israelo
| |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Nazareto |
Areo | 3 324 km² |
Loĝantaro | 1 185 400 (2005) |
Loĝdenso | 356,6 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | IL-Z |
SubdistriktojRedakti
La distrikto pludividiĝas al kvar (laŭ israela registara vidpunkto kvin) subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):
UrbojRedakti
- Afula
- Akko
- Arraba
- Bejt Ŝean
- Cfato
- Jokneam Ilit
- Karmiel
- Kirjat Ŝmona
- Ma'er
- Maalot Tarŝiĥa
- Migdal haemek
- Naharija
- Nazareto
- Nof Galil
- Saĥnin
- Ŝfar'am
- Tamra
- Tiberiado