Valo de Jizre'el

(Alidirektita el Valo de Jizreel)

La Valo de Jizre'el (hebree עמק יזרעאל, Emek Jizre'el) estas ebenaĵo en norda Israelo inter la montoj Galileo kaj Samario. Oni ofte nomas la ebenaĵon simple haEmek („La valo“), en la Biblio aperas la nomumo Esdrelon por la valo. La esprimo estas uzata en vasta senco por ĉeno de valoj, etendiĝante de Golfo de Ĥajfo en sudorienta direkto ĝis rivero Jordano ĉe Bet Ŝean. La malvasta senco validas nur je la centra parto de tiu valĉeno, je areo inter la urboj Jokneam, Nazaret kaj Ĝenin. Okcidente formas limon al la valo la Karmel-montaro.

Valo de Jizre'el
Centra valo en malsupra Galileo
valo [+]

LandoIsraelo
- koordinatoj32° 35′ 47″ N, 35° 14′ 31″ O (mapo)32.59638888888935.241944444444Koordinatoj: 32° 35′ 47″ N, 35° 14′ 31″ O (mapo)


Valo de Jizre'el (Israelo)
Valo de Jizre'el (Israelo)
DEC
Valo de Jizre'el
Valo de Jizre'el

Map
Valo de Jizre'el

Vikimedia Komunejo:  Jezreel Valley [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido el de Nazerat Illit sur la Jizreel-ebenaĵo

La Jizreel-valo havas areon de 365 kvadrataj kilometroj, tiel ĝi estas la plej granda baseno de Israelo. La basenon forlasas la fluakvo per rivero Kiŝon, kiu alfluas la maron ĉe Hajfo. La akvoj de la oriente ligantaj valoj alfluas la Jordanon.

La ĉefa komunumo de la valo estas la urbo Afula, sed tie troviĝas la plej malnova moŝavo, Nahalal.

La areo estis longtempe marĉa, ĝis kiam alvenis la judaj koloniistoj en komenco de la 20-a jarcento kaj eksekigis ilin, ekkultivis la estiĝantan agron. Tiu areo estas hodiaŭ plej grava agrikultura parto de Israelo.

Vidu ankaŭ redakti