Neot Kedumim

parko kaj naturrezervejo en Israelo

Neot Kedumim - Biblipejzaĝa Rezervo en Israelo (נאות קדומים, Neot Kedumim - the Biblical Landscape Reserve in Israel) estas "Biblia Ĝardeno" dediĉita al la naturo de la Juda Biblio kaj ankaŭ naturrezervejo situa en la arbaro Ben Ŝemen kaj proksime de la urbo Modiino ĉe Itinero 443, inter Jerusalemo kaj Tel Aviv, Israelo.

Neot Kedumim
hebree נאות קדומים

parko
Pozicio
Lando Israelo
Situo Ben Shemen Arbaro
Koordinatoj 31° 57′ N, 34° 59′ O (mapo)31.95023333333334.975963888889Koordinatoj: 31° 57′ N, 34° 59′ O (mapo)
Neot Kedumim (Centra distrikto de Israelo)
Neot Kedumim (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Neot Kedumim
Neot Kedumim
Map
Neot Kedumim
vdr

Neot Kedumim signifas agrablan paŝtejon (aŭ kabanon) antikvan.

Neot Kedumim estas provo re-krei la fizikan lokon de la Biblio. La parko kovras areon de ĉirkaŭ 2,5 km². La ideo planti tiun ĝardenon datiĝis el 1925. En 1964, tero estis asignitaj por la projekto kun la helpo de la ĉefministro David Ben-Gurion.

Neot Kedumim komprenas serion de naturaj kaj agrikulturaj pejzaĝoj, inter ili la Arbaro de Lakto kaj Mielo, la fabelo Alta Kanto de Salomono, la vitejo Jesaja kaj la Kampoj de la "Sep Specioj". Afiŝoj tra la ĝardeno citas rilatajn judajn tekstojn en hebrea kaj en angla.

Neot Kedumim organizas vizitojn por grupo, kiuj tion petas. Ĝi estas ankaŭ alirebla por individuoj, kiuj povas promeni helpe de mapo de la parko.

Eksteraj ligiloj redakti