Fingraj Lagoj

aro de 11 lagoj en Novjorkio

La Fingraj Lagoj estas aro de 11 lagoj en Novjorkio, el kiu sep estas ĝenerale konataj. La lagoj havas longan, rektan, mallarĝan formon; iliaj aksoj orientiĝas proksimume nord-sude, iom konverĝante al imaga punkto ĉirkaŭ 100 km norde. Tiel ili similas la etenditajn fingrojn de mano, kies pojno situus en lago Ontario.

Mapo de la Fingraj Lagoj

La lagoj estas ŝatata turisma allogaĵo. La du plej longaj el ili, Kajuga Lago kaj Seneka Lago, estas ĉirkaŭ 60 km longaj, malpli ol 6 km larĝaj kaj apartenas al la plej profundaj lagoj en Ameriko. La Kajuga Lago estas, kun 61,3 km, la plej longa, sed Seneka estas la plej grand-area kaj plej profunda (188,4 m). La fundo de Kajuga Lago, kies surfaco situas je alto de 116,4 m, estas sub marnivelo. La Fingraj Lagoj ekestis per la moviĝoj de glaĉeroj.

De oriento al okcidento la lagoj situas jene (la unuaj sep estas ĝenerala nomataj Fingraj Lagoj, la aliaj tamen estas tute similspecaj):

Nomo Longo Surfaca alto Maks. profundo
Otisco 10 km 239 m 18 m
Skaneateles 25,8 km 263 m 96 m
Owasco 17 km 217 m 54 m
Kajuga Lago 61 km 116,4 m 133 m
Seneka Lago 60 km 134 m 188 m
Keuka 32 km 213 m 57 m
Canandaigua 25 km 210 m 84 m
Honeoye 7,2 km 245 m 9.2 m
Canadice 6 km 334 m 29 m
Hemlock 12 km ? 28 m
Conesus 13 km ? 20 m

Foje oni diras, ke lago Oneida, oriente de urbo Sirakuso, estas la "dikfingro" de la Fingraj Lagoj.

Vidu ankaŭ redakti