Alegan-altaĵaj arbaroj
La alegan-altaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Kanado kaj Usono.
Alegan-altaĵaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Slajd-Monto kaj ĉirkaŭantaj pintoj en Katskil-Montaro | ||||
arbaro, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Usono | |||
Federaciaj ŝtatoj | Nov-Jorkio, Pensilvanio, Ohio | |||
Areo | 116 400 km² (11 640 000 ha) | |||
Birdospecioj | 198[1] | |||
Mamulspecioj | 58[1] | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Allegheny Highlands Forests Ecoregion [+] | ||||
Priskribo
redaktiLa ekoregiono konsistas el kvar apartaj blokoj de miksa arbaro ĉirkaŭitaj de malsupraj kuŝantaj areoj de foliarbaro jene : la Norda Alegana Altebenaĵo en Nov-Jorkio kaj Pensilvanio inkluzive de la areoj de Katskil-Montaro, Pokonoj, Fingraj Lagoj kaj Franca Rivero (French Creek); areoj de norda kaj centraj Apalaĉaj Montoj; okcidenta Alegana Altebenaĵo en okcidenta Pensilvanio kaj Ohio; kaj la altebenaĵo ĉirkaŭ Eria Lago kaj Ontaria Lago.
Klimato
redaktiLa ekoregiono havas humidan kontinentan klimaton kun varmaj ĝis varmegaj someroj.
Flaŭro
redaktiLa plej granda parto de tiu arbaro estis senarbarigita en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. Kvankam ĉiuj individuaj arbospecioj daŭre restas, iliaj kvantoj kaj distribuado estas radikale diferencaj de la origina situacio de la arbaro. La Fingraj Lagoj-areo havas precipe riĉan miksaĵon de duonarbaro, dum la pinaroj en Pokonoj estas unika biotopo [2].
La altaĵaj foliarbaroj inkludas ruĝan aceron (Acer rubrum), grandfolian fagon (Fagus grandifolia), malfruan prunuson (Prunus serotina), kaj nigran betulon (Betula lenta) [3].
Aleganaj foliarbaroj konsistas el malfrua prunuso, blanka frakseno (Fraxinus americana), kaj tulipa liriodendro (Liriodendron tulipifera).
Miksaj kverkaj arbaroj de ruĝa kverko (Quercus rubra), blanka kverko (Quercus alba), orienta nigra kverko (Quercus velutina), kaj skarlata kverko (Quercus coccinea) kreskas laŭlonge de riveroj kaj sur krutaj, pli sekaj deklivoj.
Nordaj foliarbaroj inkludas sukeraceron (Acer saccharum) kaj grandfolian fagon. Krome komunaj estas alegana betulo (Betula aleghaniensis), orienta cugo (Tsuga canadensis), ruĝa acero, malfrua prunuso, kaj vejmuta pino (Pinus strobus) [4]. Orienta cugo emas sekvi riverojn, dum vejmuta pino preferas pli sekajn krestopintojn. Amerika frakseno, amerika ulmo (Ulmus americana), amerika tilio (Tilia americana), kaj virginiana ostrio (Ostrya virginiana) povas okazi loke [4]. Borealaj arbaroj troviĝas ĉe altaj altitudoj, precipe sur la pintoj de Katskil-Montaro. Tiuj arbaroj inkludas balzaman abion (Abies balsamea), paperobetulon (Betula papyrifera), amerikan sorbuson (Sorbus americana), kaj pensilvanian prunuson (Prunus pensylvanica). Sovaĝa viburno (Viburnus cassinoides) kaj montilekso (Ilex mucronata) estas arbedoj kiuj vegetas en alt-altitudaj marĉoj, torfejoj, kaj krestopintoj [4].
Faŭno
redaktiEstas en la ekoregiono 198 birdospecioj [1] kaj 58 mamulaj specioj [1]. La faŭno de la arbaro inkludas rufan linkon, amerikan nigran urson, kojoton, kaj flugsciuron. Birdoj inkludas Strix varia.
Minacoj kaj konservado
redaktiSame kiel arbarekspluatado kaj senarbarigo por kamparo, alia faktoro kiu influas la reduktiĝo de la arbaro estas paŝtado, precipe de cervoj, dum antaŭurba kaj turisma disvolviĝo speciale en Katskil-Montaro kaj en Fingraj Lagoj tie kondukas al multe da habitatodetruo.
Naturprotektejoj inkludas Aleganan Nacian Arbaron, Nacian Arbaron Sproul, Nacian Ŝtatan Arbarparkon Cook, Sovaĝejo Hammersley kaj Arbaro kaj Sovaĝejo Woodbourne en Pensilvanio, kaj Aleganan Nacian Arbaron, Katskil-Parkon, Marĉon Bergen-Byron kaj la lagobordojn de Hemlock kaj Canadice en Nov-Jorkio.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-10-15 .
- ↑ Allegheny Highlands forests
- ↑ angle Usona Arbaragentejo 2007 : Allegheny National Forest Final Environmental Impact Statement, march, 3–77 to 3–86
- ↑ 4,0 4,1 4,2 angle Kudish, Michael. (2000) The Catskill Forest: A History. Purple Mountain Press, Ltd.. ISBN 978-1-930098-02-2.
Vidu ankaŭ
redakti
Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj | Usono |
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj | Usono |
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj | Usono |
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj | Usono |
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj | Usono |
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj | Kanado, Usono |
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo | Kanado |
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj | Usono |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono NA0401 : Alegan-altaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Alegan-altaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Alegan-altaĵaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Alegan-altaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Alegan-altaĵaj arbaroj (Bioimages)
- angle Alegan-altaĵaj arbaro (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Allegheny Highlands forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Katskil-montara flaŭro.