Ozark-altebenaĵaj arbaroj
La ozark-altebenaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de norda Arkansaso kaj orienta Oklahomo. La ekoregiono kovras areon de 62 000 kvadratajn kilometrojn. Boston-Montaro kaj Ŭaŝita-Montaro estas la ĉefaj montaroj de la regiono.
Ozark-altebenaĵaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
arbaro, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 94° 0′ 0″ U (mapo)35-94Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 94° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 62 000 km² (6 200 000 ha) [+] | |||
Areo | 62 000 km² (6 200 000 ha) [+] | |||
|
||||
Ozark-altebenaĵaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Ozark Mountain Forests Ecoregion [+] | ||||
Flaŭro
redaktiLa Ozark-altebenaĵaj arbaroj ĉefe situas en Ŭaŝita-Montaro kaj Boston-Montaro, kies arbaroj estas el la plej bone disvolvigitaj kverko-karjoarbaroj en Usono. La primaraj specioj tie ĉi estas ruĝa kverko, blanka kverko (Quercus alba), kaj karjo (Carya spp, precipe Carya texana). Mallongfolia pino (Pinus echinata) kaj virginia junipero (Juniperus virginiana) grave ĉeestas en perturbitaj ejoj, neprofundaj grundoj kaj okcidenten fruntantaj deklivoj.
Tiu ekoregiono enhavas signifan praarbaron. Vastaj areoj de kriplaj kverkoj en sekaj kreskejoj super altitudo de 760 metroj en la okcident-arkansasa Nacia Arbaro Ŭaŝita neniam estis ekspluatataj. Estas vasta areo de pino/miksarbaro, pino/foliarbaro, kaj foliarbaro kiuj aĝas almenaŭ 70 da jaroj, kun relative malmulte da arbaroj kiuj aĝas pli ol 100 da jaroj. En Boston-Montaro, la dissemitaj praarbaroj okupus totalon de 181 km2.
Faŭno
redaktiLa ekoregiono nombras 191 da birdo- kaj 61 da mamulospecioj [1].
Referencoj
redakti- ↑ angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2012-10-01 .
Vidu ankaŭ
redakti- Acerfolia kverko
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Ozark-Altebenaĵo
- Usonaj Landinternaj Altaĵoj
Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj | Usono |
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj | Usono |
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj | Usono |
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj | Usono |
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj | Usono |
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj | Kanado, Usono |
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo | Kanado |
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj | Usono |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono NA0412 : Ozark-altebenaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Bioimages)
- angle Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Ozark Mountain forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine