Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj

La apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Apalaĉaj Montoj kaj Blukresta Montaro en Orienta Usono. Kune kun la apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj, la ekoregiono konstituas tutmondaj 200-regionon pro sia granda biodiverseco.

Situo de la ekoregiono.
Bildo ekde Blukrest-montara Parkvojo, Norda Karolino.

Priskribo redakti

Tiu ekoregiono inkludas la plej altajn partojn de centraj kaj sudaj Apalaĉaj Montoj inkluzive de Kresto-kaj-Valo-Regiono kaj Blukresta Montaro, kaj kovras areon de proksimume 159 300 kvadrataj kilometroj de nordorienta Alabamo kaj Georgio, orienta Tenesio, okcidenta Norda Karolino, Virginio, Marilando kaj centra Pensilvanio, kun malgrandaj etendaĵoj en Okcidenta Virginio, Kentukio, Nov-Ĵerzejo, kaj Nov-Jorkio.

Tiuj estas unu el la mondo biodiversece plej riĉaj mezvarmaj foliarbaroj; nekutime alta nombro da specioj kaj de plantoj kaj de bestoj ekzistas, same kiel alta nombro da endemiaj specioj. La kialoj de tiu estas la longdaŭra geologia stabileco de la regiono, ĝiaj longaj krestoj kaj valoj kiuj funkcias kaj kiel bariero kaj kiel koridoroj, kaj ilia ĝenerala nord-suda paraleliĝo kiu permesis al vivejoj moviĝi suden dum glaciepokoj. La ekoregiono ankaŭ enhavas grandan gamon da diversspecaj pejzaĝoj, mikroklimatoj kaj grundoj, kiuj ĉiuj konstituas mikrobiotopojn permesantajn al multaj rifuĝejoj kaj relikvaj specioj postvivi kaj prosperi.

Klimato redakti

La klimato varias de humide kontinenta en la nordo al humide subtropika en la sudo. Someroj estas varmegaj kaj vintroj varmetaj ĉe pli malaltaj altitudoj. Someroj estas varmaj kaj vintroj malvarmaj ĉe pli altaj altitudoj.

Flaŭro redakti

Biodiversece, la nura komparebla mezvarma foliarbaroregiono en la mondo estas tiu de centra Ĉinujo. Kaj la Apalaĉaj Montoj (kune kun la najbaraj apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj) kaj centra Ĉinujo enhavas relikvajn vivejojn de antikva arbaro kiu iam estis larĝe disvastigita en la norda duonglobo. Estas specioj, genroj, kaj familioj de plantoj kiuj troviĝas nur en tiuj du ejoj. Granda Fumplena Montaro (Great Smoky Mountains) estas speciale biodiversece riĉa.

Apalaĉaj Montoj estas hejmo al 158 da malsamaj arbospecioj, pli ol ie ajn alie en Nordameriko. Ekzistas du ĉeftipoj de arbaro: decidua kverkaro ĉe malaltaj altitudoj (inter 250 m kaj 1 350 m), kaj picearo pli alte. Ĝis 1890 la kverkoj estis miksitaj kun amerika kastaneo (Castanea dentata) sed tiu estis plejparte neniigita de la askofunga kastaneo-rusto (Cryphonectria parasitica) en la fruaj 1900-aj jaroj.

Kverkaroj redakti

Sekaj mezofitaj arbaroj, larĝe disvastigitaj en sudorienta Usono, troviĝas en sekaj, altaĵaj ejoj je suden kaj okcidenten fruntantaj deklivoj kaj krestoj [1][2]. La konsisto de tiuj arbaroj varias tra ilia areo sed ofte inkludas dikŝelan kverkon (Quercus prinus), ruĝan kverkon (Q. rubra), nigran kverkon (Q. velutina), blankan kverkon (Q. alba) kaj skarlatan kverkon (Q. coccinea). Koniferoj foje trovitaj kune kun la kverkoj estas mallongfolia pino (Pinus echinata), vejmuta pino (P. strobus), kaj pika pino (P. pungens) [3].

Kverkaj-pinaj arbaroj redakti

Sekaj kaj sek-mezofitaj kverkaj-pinaj arbaroj troviĝas en sekaj, krud-teksturaj grundoj sur krestoj kaj suden fruntantaj deklivoj. Jenaj kverkaj kaj pinaj specioj estas plej komune troveblaj: blanka kverko, skarlata kverko, dikŝela kverko, mallongfolia pino kaj rigida pino (Pinus rigida). Kvarbraktea kornuso (Cornus florida), Oxydendrum arboreum (erikacoj), Sassafras albidum (laŭracoj), kaj Nyssa sylvatica (kornusacoj) vivas en la mezarbaraĵo kaj vakcinio, mirtelo, kaj Kalmia latifolia (erikacoj) plenigas la subarbaraĵon [3].

Pinaroj redakti

Kserofitaj pinaj kaj pinaj-kverkaj arbaroj kaj duonarbaroj vegetas sur sekaj, acidaj grundoj je krutaj deklivoj, rokejoj, aŭ suden fruntantaj terenoj. Tipaj arboj estas rigida pino, virginia pino (Pinus virginiana), mallongfolia pino, vejmuta pino, pika pino, kaj dikŝela kverko [3].

Sekaj kverkaroj redakti

Seka kaj kserofita kverka arbaro aŭ maldensarbaro, kaj savano, troviĝas sur sekegaj kaj malfekundaj altaĵoj same kiel sur krutaj, suden fruntantaj terenoj kaj rokejoj. Ili gastigas nigran kverkon, stelfolian kverkon (Q.stellata), marilandan kverkon (Q.marilandica), dikŝelan kverkon, skarlatan kverkon, kaj blankan kverkon [3].

Miksaj mezofitaj arbaroj redakti

Miksaj mezofitaj arbaroj troviĝas en valoj kaj malaltaj, norden kaj orienten fruntantaj, deklivoj kaj apartenas al la biologie plej diversspecaj ekosistemoj en la lando. Tipaj arboj de tiuj arbaroj estas sukeracero, grandfolia fago (Fagus grandfolia), orienta cugo, Halesia (stirakacoj), tulipa liriodendro, ruĝa acero (Acer rubrum), blanka kverko, ruĝa kverko, alegana betulo, flava eskulo (Aesculus flava), kaj tilio. Kverkoj akiras pli da graveco en pli sekaj ejoj [3].

Nordaj durlignaj arbaroj redakti

Nordaj foliarbaroj troviĝas en malvarmetaj mezofitaj vivejoj en alt-altitudaj, norden kaj orienten fruntantaj, deklivoj. Sukeracero, grandfolia fago, kaj alegana betulo dominas sed estas foje akompanataj de la pingloarboj orienta cugo, vejmuta pino, kaj ruĝa piceo (Picea rubens) [3].

Piceaj-abiaj arbaroj redakti

Nekutimaj sed signifaj estas montaraj kaj parencaj apalaĉaj picearoj-abiaroj. Tiuj troviĝas nur en la plej altaj pintoj kaj krestoj, kie la grundoj estas malriĉaj, la kresksezono mallonga, kaj humideco originas de pluvo, neĝo, kaj nebulo. Ruĝa piceo, Fraser-abio, flava betulo, amerika sorbuso (Sorbus americana), kaj montacero (Acer spicatum) karakterizas tiujn arbarojn, dum Viburnum lantanoides kaj Arctostaphylos (erikacoj) abundas en la subarbaraĵo [3].

Senarbejoj redakti

Apalaĉaj senarbejoj (angle: balds) estas areoj kovritaj de indiĝenaj poacoj aŭ densaj arbustoj kiuj troviĝas nur en iuj alt-altitudaj pintoj kaj deklivoj.

Faŭno redakti

La ekoregiono subtenas 194 [4] da birdospecioj kaj 73 [4] da mamulospecioj.

Endanĝerigitaj specioj en la ekoregiono inkludas iujn helikojn kaj salamandrojn, la ruĝaŝultran buteon, la nordamerikan lanion, Corynorhinus townsendii (kiropteroj), la ruĝan lupon (Canis rufus) kaj Microhexura montivaga (araneoj). La kalkoŝtonokavernoj de Apalaĉaj Montoj estas grava vivejo por kiropteroj, senvertebruloj, fiŝoj kaj salamandroj inkluzive de 34 specioj de senpulmaj salamandroj, pli ol ie ajn alie en la tero.

Minacoj kaj konservado redakti

La arbaroj estis ŝanĝitaj per arbarekspluatado kaj senarbarigo por agrikulturo, urba kaj industria disvolviĝo, inkluzive de minado. Nur malgrandaj pecetoj de praarbaro restas, la plej granda de kiu troviĝas en Granda Plenfuma Montaro, dum preskaŭ ĉio el Nacia Parko Ŝenandoah ekzemple estas sekundara arbaro, sed daŭre decida vivejo por la bestioj. La picearoj kaj abiaroj de la altaĵoj estis dehakitaj treege intense kaj en multaj kazoj ne regeneriĝis forlasante senarbajn arbustetarojn. Ankaŭ ĉar grandaj predantoj kiel ekzemple lupoj kaj pumoj estis forigitaj, la arbaroj nuntempe trapasas troan paŝtadon de cervoj. Flaŭro kaj faŭno ankaŭ estas minacitaj kaŭze de enmetitaj specioj, inkluzive de la lana tineo (Lymantria dispar), Choristoneura fumiferana ( tortrikedoj, la raŭpo neniigas la piceoburĝonojn ), Adelges tsugae kaj Adelges piceae (samflugilaj insektoj), kaj Discula destructiva (fungoj) kiu difektas kornusojn kaj agas simile kiel kastaneo-rusto.

Areoj de sendifekta arbaro, plejparte en publika proprietaĵo, inkludas: Nacian Parkon de Granda Plenfuma Montaro kaj Aleganoj; Sudan Monton (Marilando kaj Pensilvanio); Ŝenandoah-Monton, Masanuten-Monton, Nacian Parkon Ŝenandoah, Nacian Arbaron George Washington, Nacian Arbaron Jefferson kaj Roĝers-Monton en Virginio; Seneka-Rokojn, Spruce Knob kaj Nordfork-Monton en orienta Okcidenta Virginio; kaj Arbustan Montaron (Norda Karolino), Nacian Arbaron Nantahala kaj Nacian Arbaron Pisgah en Norda Karolino.

Referencoj redakti

  1. angle (1993) George Washington National Forest 1993 Revised Forest Plan. United States Forest Service.
  2. angle (2004) Jefferson National Forest 2004 Revised Forest Plan. United States Forest Service.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 (1997) Guidance for conserving and restoring old-growth forest communities on national forests in the Southern Region. United States Forest Service, Southern Region.
  4. 4,0 4,1 angle Hoekstra J. M.; Molnar J. L.; Jennings M.; Revenga C.; Spalding M. D. ; Boucher T. M. ; Robertson J. C.; Heibel T. J.; Ellison K. 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J.L. (ed.) ISBN 978-0-520-26256-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj   Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj   Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj   Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj   Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj   Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj   Kanado,   Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo   Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj   Usono