Kantono Ulster

kantono de Usono en la subŝtato Nov-Jorkio
(Alidirektita el Kantono Ulster (Nov-Jorkio))

La kantono Ulster - angle Ulster County - estas kantono de Usono en la subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1683. Laŭ la stato de la censo 2020 en la kantono vivis 181 851 loĝantoj sur areo de 3 006 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². Kantona ĉefurbo estas Kingston.

Ulster (Nov-Jorkio)
Mapo
Mapo de Nov-Jorkio kun Ulster emfazita
Situo en Nov-Jorkio
Situo de Nov-Jorkio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 1683
Ŝtato Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Ĉefurbo Kingston
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
3 006 km²
2 913 km²
93 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

181 851 loĝantoj
60 / km²
Horzono: orienta horzono de Nordameriko (UTC-5)
Nomita laŭ: Ulster
Map
vdr

Parto de la teritorio estas interalie la la konferencejo Mohonk Mountain House en la Katskil-montaro, konstruita ekde la jaro 1869 fare de la kvakeraj ĝemeloj Albert kaj Alfred Smiley kun atenta konsidero de la ĉirkaŭa naturo kaj poste plurfoje plivastigita. Tie de 1895 kaj 1916 kunvenis konferenco de internacia arbitracio, kiu per la Traktatoj de Hago rezultigis la kreon de Permanenta Kortumo de Arbitracio (france Cour permanente d'arbitrage, angle Permanent Court of Arbitration) en la Palaco de Paco de Hago. Krome en la konferencejo de 1883 ĝis 1916, okazis ĉiujaraj konferencoj, sponsoritaj fare de Albert Smiley, por plibonigi la vivnivelojn de la usonaj indianoj. Tiuj renkontiĝoj alportis kune registarajn reprezentantojn de la Agentejo de Indianaj Aferoj kaj la parlamentaj komisionoj pri indianaj aferoj, same kiel edukistojn, filantropojn kaj indianajn gvidantojn por diskuti la formuliĝon de politiko.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la konferencejo Mohonk Mountain House