Granda kolimbo (Gavia immer) estas birdospecio el la familio Gaviedoj. Ĝi grandas kiel natura ansero, 67–81 cm. Notu: La nova PIV (2005) indikas, ke 'kolimbo' estas arkaika; la nuna nomo estas 'gavio'.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kolimbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gavioformaj Gaviiformes
Familio: Gaviedoj Gaviidae
Genro: Gavio Gavia
Specio: G. immer
Gavia immer
(Brunnich, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda reproduktado
Tutmonda reproduktado
Tutmonda reproduktado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Plenkreskulo en reprodukta plumaro en Viskonsino, Usono.

La Granda kolimbo estas unu el kvin specioj de kolimboj kiuj formas la genron Gavia, nome la ununura genro de la familio Gaviedoj kaj ordo Gavioformaj. Ties plej proksima parenco estas la alia granda nigrakapa specio, nome la Flavbeka kolimbo aŭ Blankabeka kolimbo, Gavia adamsii.[1]

La genronomo Gavia estas la latina termino por la Blanka merĝo (Mergellus albellus). Tiu malgranda maranaso estas tute nerilata al kolimboj kaj nur estas alia blankanigra marbirdo kiu naĝas kaj plonĝas por fiŝoj. Plej verŝajne la antikvaj romanoj konis malmulte pri kolimboj, ĉar tiuj estas limigitaj al pli nordaj latitudoj kaj ekde la fino de la lasta glaciperiodo ŝajne ĉeestis nur kiel raraj vintraj migrantoj en la regiono de Mediteraneo.[2][3] La specifa nomo immer derivas el nordĝermanaj nomoj por la birdo kiaj la moderna islanda "Himbrimi".[4] La termino estas rilata al la sveda immer kaj emmer, nome grizaj aŭ nigrecaj cindroj el fajro, alude al ties malhela plumaro; aŭ al la latina immergo, merĝi, aŭ immersus, submerĝita.[5]

Aspekto redakti

 
Naĝe ĉe Larlago, Ontario, Kanado
 
Junulo ĉe Adirondakoj.

Plenkreskuloj povas gami el 61 al 100 cm longe kun enverguro de 122–152 cm, iomete pli malgranda ol la simila Flavbeka kolimbo (aŭ "Blankabeka kolimbo"). Ties pezo povas varii el 1.6 al 8 kg. Averaĝe Granda kolimbo estas ĉirkaŭ 81 cm longa, havas envergugron de 136 cm, kaj pezas ĉirkaŭ 4.1 kg.

Reproduktantaj plenkreskuloj havas brilnigrajn kapon kaj kolon, blankajn subajn partojn, dorsoflankon desegnitan per nigraj-blankaj kvadratoj kiel ŝaktabulo. Estas fajne nigrablanka strieco en kolumo (kio de malproksime aŭ dumfluge aspektas kvazaŭ blanka kolumo), en suba limo de gorĝareo kaj en flankoj. La okuloj estas ruĝaj. Nereprodukta plumaro estas grize malhelbruna, kun mentono kaj antaŭa kolo blanka kaj nigraj okuloj kun blanka okulringo. La junulo estas simila al la vintra plenkreskulo sed iomete pli hela.

La beko estas forta, ponardeca, nigrecblua kaj tenita horizontale. La beko-koloro kaj -angulo distingas tiun specion el la simila Flavbeka kolimbo. La osta strukturo montras nombron de solidaj ostoj, kiuj aldonas pezon sed helpas al plonĝado.[6]

Distribuado kaj habitato redakti

La Granda kolimbo reproduktiĝas en Nordameriko, Gronlando, Islando, kaj plej norda Britio. Tiu holarktisa birdospecio vintrumas ĉe maraj bordoj aŭ ĉe grandaj lagoj de Eŭropo (el Skandinavio tra centrokcidenta marbordo al Iberio) kaj Usono, kaj sude al nordokcidentaj areoj de Afriko.[7]

Ĝi aperas en nordeŭropaj lagoj, nestas sur insuletoj, herbaj terkoloj. La Granda kolimbo travintrumas ĉe marbordo, malofte pli ene en la kontinento.

Kutimaro redakti

 
Tremola alvoko de kolimbo


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
 
Idoj rajdantaj patran dorson

Dum flugo, ĝi iom subenklinigas sian kolon, la kruroj troetendas la korpon. Antaŭ la ekflugo, ĝi „plugas” longan sulkon sur la akvosurfaco, ĉar ĝi bezonas longajn distancojn por tio; la surakviĝo okazas per brusta plonĝo anstataŭ per pieda bremsado. Ĝi malofte restadas surtere. Ties mallerto por piediri surtere rilatas al la malantaŭa situo de ties kruroj en la korpo: tio taŭgas por plonĝado sed maltaŭgas por piedirado. Tiu kolimbo naĝas gracie sursurface, plonĝas same bone kiel ĉiu ajn fluganta birdo, kaj flugas kompetente centojn da kilometrojn migrade. Ĝi flugas havante sian kolon foretende, kutime elsendante partikularan tremolon kiu povas esti uzata por identigi flugantan kolimbon. Ties flugorapido estas ĉirkaŭ 120 km/h dum migrado.[6] Ties alvoko estis priskribita alternative kiel "kria," "bela," "ekscita," "mistika", kaj "sorĉa."[8][9]

 
Fluge ĉe Vermonto, Usono
 
Jodla alvoko de masklo


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Ĝi eligas voĉon dum flugo kiel mallongan, bojsimilan „auk”. Ĉe la kovejo ĝia voĉo estas longa, plendanta krio aŭ fantoma, tremigita „rido”. Tiu voĉo estas tre konata de amerikaj arbarumantoj kaj birdumantoj, sed eble pro tio oni elektis por fono de arbaraj kaj lagaj scenoj en holivudaj filmoj, sed post tio oni elektis same por scenoj kiuj okazas en aliaj habitatoj kaj eĉ en aliaj kontinentoj!

Tiu ĉi birdospecio, kiel ĉiuj kolimboj, estas specialista fiŝomanĝanto, kiu kaptas sian predon sukakve, plonĝa tiom profunde kiom ĝis 60 m.[6] Nesalakva dieto konsistas el ezokoj, perkoj, centrarkedoj, trutoj, kaj labrakoj; salakva dieto konsistas el rokfiŝoj, flundroj, salmotruto, kaj haringo.

La nestoj de la Granda kolimbo estas kutime lokitaj sur insuloj, kien grundobazaj predantoj ne povas normale aliri. Tamen kaj ovoj kaj idoj estas foje kaptitaj de mevoj, korvedoj, lavursoj, mefitoj, vizonoj, vulpoj, ĥelidredoj, kaj grandaj fiŝoj. Plenkreskuloj ne estas regule preditaj, sed ja foje kaptitaj de marlutroj (vintre) kaj de la Blankkapa maraglo.[10] Fiŝagloj estis observataj dum ĉikanado al kolimboj, sed plej verŝajne pro kleptoparazitado pli ol pro predado.[11] Kaze de alproksimiĝo fare de predanto ĉu de ties nesto aŭ de ĝi mem, tiuj kolimboj foje atakas la predanton per lanĉo al ĝi kaj trapiki ĝin tra la ventro aŭ la dorso de la kapo aŭ kolo.

Reproduktado redakti

La ino demetas 1 al 3 ovojn sur elfosa amaso de rubo kaj vegetalaro tre proksime al akvo. Ambaŭ gepatroj konstruas la neston, sidas sur la ovon aŭ ovojn, kaj nutras la junulojn.

Rilato kun homoj redakti

 
Nesto ĉe akvo en Majno, Usono.

Tiuj birdoj jam malaperis el kelkaj lagoj en orienta Nordameriko pro la efiko de acida pluvo kaj poluado, same kiel pro plumbovenenado el fiŝkaptaj sinkiloj kaj hidrarga poluado el industria rubo. Artefaritaj flosantaj nestoplatformoj estis havigitaj por kolimboj en kelkaj lagoj por malpliigi la aefikon de la ŝanĝo de akvoniveloj pro akvorezervejoj kaj aliaj homaj aktivadoj.

La Granda kolimbo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Tiu kolimbo estas bone konata en Kanado, kie aperas en la monero unudolara nome "loonie" kaj en la antaŭaj serioj de dudekdolaraj monbiletoj, kaj estas la simbola provinca birdo de Ontario. Ĝi estas ankaŭ la ŝtata birdo de Minesoto.

La voĉo kaj aspekto de la Granda kolimbo faris ĝin elstara por kelkaj rakontoj de amerikaj indiĝenoj, kiaj historio de kolimbo kiu kreis la mondon laŭ mito de Oĝibvoj; sagao de Mikmakoj priskribas Kŭi-muo, la kolimbon kiu estis speciala mesaĝisto de Glooscap (Glu-skapo), la triba heroo; indiĝenaj triboj de Brita Kolumbio kredis, ke troaj alvokoj el tiu birdo antaŭanoncis pluvon, kaj eĉ alportis ĝin; kaj la rakonto pri la kolimba kolumo disvastiĝis laŭ multaj versioj inter la popoloj de la pacifika marbordo.

Tiu birdospecio estas centra ŝlosilo de la romano Great Northern? de Arthur Ransome (kie oni aludas al la Granda kolimbo per la eksmoda scienca nomo Colymbus immer). La historio okazas en la Eksteraj Hebridoj, kie la ĉefaj roluloj — nome grupo de feriantaj knaboj — notas paron de kolimboj ŝajne nestumantaj tie. Laŭ ties birdolibro, ili supozas, ke temas pri Grandaj kolimboj; tamen tiujn oni ne vidis antaŭe nestumantaj en norda Skotlando, kaj ili petas helpon el ornitologo. Li konfirmas, ke tiuj birdoj estas ja Grandaj kolimboj; bedaŭrinde li deziras ne nur observi, sed ankaŭ ŝteli la ovojn por aldoni ilin al sia kolekto; kaj por tio, li devus unue mortigi la birdojn. Publikita en 1947, la historio montras venkon de konservadistoj super la ovokolektanto, en epoko kiam tiu lasta hobio ne estis ankoraŭ amplekse konsiderata damaĝa.[12][13]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Boertmann, D. (1990). “Phylogeny of the divers, family Gaviidae (Aves)”, Steenstrupia 16, p. 21–36. 
  2. Brodkorb, Pierce (1964) "Catalogue of fossil birds. Part 1 (Archaeopterygiformes through Ardeiformes) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine" Bulletin of the Florida State Museum, Biological Sciences 7(4): 179–293
  3. Arnott, W.G. (1964) "Notes on Gavia and Mergvs in Latin Authors." Classical Quarterly (New Series) 14(2): 249-262.
  4. Eriksson, Mats O.G. (2000). “Loons / divers - names -myths – Scandinavian perspective”, Wetlands International Diver/Loon Specialist GroupNewsletter (3), p. 5. 
  5. Paul Johnsgard (1987) Diving Birds of North America. University of Nebraska Press. (Appendix 1)
  6. 6,0 6,1 6,2 The Uncommon Loon. Wisconsin Department of Natural Resources. Alirita 2a Junio 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-12. Alirita 2013-08-13.
  7. Great Northern Diver Gavia immer. Divers. British Trust for Ornithology. Alirita 12a Aŭgusto 2012.
  8. Northwestern Ontario Bird Species - Common Loon. Borealforest.org. Alirita 2011-10-24.
  9. Feinman, 2010.
  10. ADW: Gavia immer: Information. Animaldiversity.ummz.umich.edu (2004-10-06). Alirita 2011-10-24.
  11. The Science Behind Algonquin's Animals - Research Projects - Common Loon. Sbaa.ca. Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2011-10-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2021-12-19.
  12. McGinnis, Molly. Totem Animals in Swallows & Amazons: Great Northern?. All Things Ransome (februaro 2004). Alirita 26a Marto 2010.
  13. Cornett, Michael. Great Northern?: A Scottish Adventure of Swallows & Amazons. Amazon.com (16a Aprilo 2008). Alirita 26a Marto 2010.

Literaturo redakti

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Einhard Bezzel: Kompendium der Vögel Mitteleuropas. Nonpasseriformes - Nichtsingvögel. Aula, Wiesbaden, 1985: S. 16-17 ISBN 3-89104-424-0
  • National Geographic Society: Field guide to the birds in North America. Washington, 1983: S. 18-19.
  • Richard Sale: A Complete Guide to Arctic Wildlife, Verlag Christopher Helm, London 2006, ISBN 0-7136-7039-8
  • Lars Svensson, Peter J. Grant, Killian Mullarney, Dan Zetterström: Der neue Kosmos Vogelführer. Kosmos, Stuttgart; 1999: S. 14-15 ISBN 3-440-07720-9
  • Cabard P. kaj Chauvet B. (2003) Etymologie des noms d'oiseaŭ. Belin. ISBN 2-7011-3783-7
  • Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaŭ et Niestlé, Lausanne, Paris, 510 p.
  • Stastny (1989) Oiseaŭ aquatiques. Gründ, Paris. ISBN 2-7000-1816-8
  • Hume R., Lesaffre G. kaj Duquet M. (2004) Oiseaŭ de France et d'Europe. Larousse. ISBN 2-03-560311-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti