Metropolo Granda Parizo

Metropolo Granda Parizo (MGP, france Métropole du Grand Paris) estas administra distrikto kiu kovras la centron de la pariza metropolo. Ĝi kungrupigas urbon Parizo kaj 130 komunumojn. Ĝi havas statuton de Établissement public de coopération intercommunale (EPCI) kun propra fisko kaj estas subdividita en dek unu teritorioj kun statuto de "Établissement public territorial" (EPCI sen propra fisko) plus urbo Parizo kiu konservas sian antaŭan statuton. Ĝi estas la sola interkomunumo de Francilio kun tiu statuto.

Metropolo Granda Parizo
metropolo
Ŝtato Francio Francio
Regiono Francilio
Ĉefurbo Parizo
Areo 814 km² (81 400 ha)
Loĝantaro 6 968 051 (2013)
Denseco 8 560,26 loĝ./km²
prezidanto Patrick Ollier [1]
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Metropolo Granda Parizo
Metropolo Granda Parizo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Métropole du Grand Paris
Retpaĝo: http://prefig-metropolegrandparis.fr

Ĝi entenas ĉiujn komunumojn de departementoj de la unua ĉirkaŭurbo (Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis kaj Val-de-Marne) kaj ankaŭ sep komunumojn de la granda ĉirkaŭurbo (Argenteuil, Athis-Mons, Juvisy-sur-Orge, Morangis, Paray-Vieille-Poste, Savigny-sur-Orge, Viry-Châtillon).

Metropolo Granda Parizo kalkulis 6 968 051 loĝantojn en 2013 (7 028 565 loĝantojn por la tuta popolnombro, t.e. kun aparte kalkulita popolnombro, kio inkludas duoblajn kalkulojn) kaj etendiĝas sur ses departementoj.

ReferencojRedakti