Établissement public de coopération intercommunale

Établissement public de coopération intercommunale (EPCI) (esperantlingve "Publika organizaĵo por interkomunuma kunlaboro") estas franca administra strukturo regata per la dispozicioj de la kvina parto de la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj, ariganta komùunumojn, kiuj decidis komune zorgi pri kompetentecoj, kiaj publikaj transportoj, teritoria planado aŭ mediadministrado. La EPCI aparte multiĝis ekde la leĝo pri plifortigo kaj simpligo de interkomunuma kunlaboro, nomita "leĝo Chevènement" de julio 1999).

Tipoj de publikaj organizaĵoj pri interkomunuma kunlaboro redakti

Eblas distingi du kategorioj de EPCI :

EPCI kun propra fisko redakti

Tiuj interkomunumaj strukturoj rajtas kolekti imposton, laŭ formo de imposto aldonita al tiu de komunumoj, aŭ, en iuj kazoj, anstataŭ la komunumoj (Por ekzemplo : la unika profesia takso). Tio signifas, ke la EPCI voĉdonas pri la impostprocento kiun ili deziras, obeante al la leĝaj dispozicioj.

De la reformo de la teritoriaj kolektivumoj de 2010, la kategorioj de EPCI kun propra fisko estas la :

EPCI sen propra fisko redakti

Inter ili estas :

  • syndicat intercommunal je unika celo (SIUC), kiaj la :
    • interkomunumaj sindikadoj pri lerneja celo
    • interkomunumaj sindikadoj pri akvoprovizo
    • interkomunumaj sindikadoj pri elektrizado
    • interkomunumaj sindikadoj pri pluvakvo
    • interkomunumaj sindikadoj pri kolekto kaj prilaboro de kuirejaj ruboj (SICTOM).
    • interkomunumaj sindikadoj por diversaj celoj, kiaj akcepto de plejaĝuloj, akcepto de vartinfanoj...
  • syndicat intercommunal je pluraj celoj (SIVOM)

Ekzistas ankaŭ miksaj sindikatoj, arigantaj komunumojn kun aliaj teritoriaj kolektivumoj. Naskiĝintaj en 2010, la metropolaj plusoj funkcias kiel miksaj sindikadoj.

Iliaj monrimedoj venas precipe de la kontribuoj de la komunumoj, kiuj estas membroj.

Nombro da EPCI en Francio redakti

En la 1-a de januaro 2013, estis 2 456 EPCI kun propra fisko, disaj laŭ 1 metropolo, 15 urbaj komunumaroj, 213 komunumaroj de aglomeraĵo, 4 sindicadoj de nova aglomeraĵo kaj 2 223 komunumaroj el kiuj du en franca Polinezio[4].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. sed tiu kriterio estas ignorata se la komunumaro enhavas la komunumon, kiu estas la ĉefurbo de la departemento.
  2. Ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj, L. 5216-1.
  3. Ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj, L. 5215-1.
  4. Nombro da EPCI Arkivigite je 2013-11-15 per la retarkivo Wayback Machine, DGCL

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti