Publika transporto

(Alidirektita el Publikaj transportoj)

Publika transporto estas trafiko per veturiloj, kiujn ĉiu povas utiligi, ordinare kontraŭ pago. Kontrastas al ĝi la individua transporto, ĉe kiu oni uzas proprajn transportilojn, plej ofte aŭton, motorciklonbiciklon, sed ankaŭ aviadilon. Veturiloj ligitaj al certa vojo (per reloj, ŝnuro, kondukta lineo, ekz. fervojo, tramo, metroo, trolebuso, funikularo) estas preskaŭ ĉiam publikaj.

Emblemoj ofte uzataj (en Germanio) por la malsamaj specoj de publika transporto

Dum longdistanca publika transporto ofte povas preze konkurenci kun individua transporto, la mallongdistanca publika trafiko ĝenerale estas subvenciata por garantii akcepteblajn prezojn. Tio okazas parte por provizi pli-malpli egalajn transporto-eblojn al ĉiuj, parte (en grandaj urboj) por eviti troan individu-transportan trafikon.

La Internacia Asocio por Publika Transporto (france Union Internationale des Transports Publics (UITP), angle International Association of Public Transport) estas la tutmonda asocio por publika (loka) transporto bazita en Bruselo [1]. La asocio estis oficiale fondita la 17-an de aŭgusto 1885 [2] [3][4] [5] [6].

Referencoj redakti

  1. Registered entity data | CBE Public Search. Alirita 2023-05-09.
  2. Metro, light rail and tram systems in Europe. The European Rail Research Advisory Council and UITP (L’Union internationale des transports publics) (2009). Arkivita el la originalo je 2018-07-13. Alirita 2014-10-04.
  3. Metro, light rail and tram systems in Europe. The European Rail Research Advisory Council and UITP (L’Union internationale des transports publics) (2009). Arkivita el la originalo je 2018-07-13. Alirita 2014-10-04.
  4. Light Rail for Liveable Cities. UITP (L’Union internationale des transports publics) (June 2001). Arkivita el la originalo je 2016-11-08. Alirita 2014-10-04.
  5. A bright future in store for the bus. UITP (L’Union internationale des transports publics) (9 May 2014). Alirita 2014-10-04.
  6. Waterborne transport, a unique contribution to enhancing mobility for cities on water, p. 1–2. UITP (L’Union internationale des transports publics) (May 2012). Arkivita el la originalo je 2017-08-09. Alirita 2014-10-04.

Vidu ankaŭ redakti