Ĉampanjo-Ardenoj

regiono de Francio
(Alidirektita el Champagne-Ardenne)

Ĉampanjo-Ardenoj (france Champagne-Ardenne [ŝamPANJ arDEN]) estas eksa administra regiono de orienta Francio, inter Pariza Regiono kaj Loreno. Ĝi konsistas el kvar departementoj Ardennes, Aube, Marne, Haute-Marne. La regiono entenas la malnovan provincon Ĉampanjo, kies limojn ĝi ne precize sekvas.

Ĉampanjo-Ardenoj
france Champagne-Ardenne
regiono
Reims Kathedrale.jpg
Reims
Flag of Champagne-Ardenne.svg
Flago
Blason région fr Champagne-Ardenne.svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Grand Est (ekde 2016)
Departementoj
Gravaj urboj
Rivero Marne
Prefektejo Châlons-en-Champagne
 - koordinatoj 48° 57′ 27″ N 4° 21′ 54″ O / 48.95750 °N, 4.36500 °O / 48.95750; 4.36500 (mapo)
Areo 25 606 km² (2 560 600 ha)
Loĝantaro 1 336 053 (2011)
Denseco 52,18 loĝ./km²
prefekto Michel Guillot
 - prezidanto Jean-Paul Bachy
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-D
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Champagne-Ardenne
Retpaĝo: conseil régional

Ĉefurbo de la regiono estas Châlons-en-Champagne. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Reims, Charleville-Mézières, Chaumont kaj Troyes. ISO-kodo de la regiono estas FR-G.

Ekde la 1-a de januaro 2016 Ĉampanjo-Ardenoj estas kunligita al Alzaco kaj Loreno por formi la nunan regionon Grand Est.

Laŭ la malnova provinco Ĉampanjo nomatas la fama ŝaŭmvino ĉampano.