Marin Mersenne
Marin MERSENNE [maREn merSEN] (naskiĝis la 8-an de septembro 1588 en tiama Provinco Mansio (franclingve "Maine") en domareto Soultière ĉe Oizé, mortis la 1-an de septembro 1648 en Parizo) estis franca pastro de la ordeno de la minoraj fratoj (franciskanoj).
Marin Mersenne | ||
---|---|---|
![]() franca franciskana pastro kaj hebreisto, fakulo pri matematiko, fiziko, muzikscienco kaj teologio
| ||
Persona informo | ||
Marin Mersenne | ||
Naskiĝo | 8-a de septembro 1588 en Oizé, Sarthe, Francio | |
Morto | 1-a de septembro 1648 en Parizo, Francio | |
Mortis pro | pulma malsano [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Lingvoj | latina • franca [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Alma mater | Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • teologo • matematikisto • muzikologo • muzika teoriisto • fizikisto • astronomo [#] | |
Laborkampo | nombroteorio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis fakulo pri matematiko, fiziko, muzikscienco kaj teologio.
Mersenne havis ampleksan latinan korespondadon kun elstaraj sciencistoj siatempaj, ekzemple Kartezio (kun kiu li frekventis la altrenoman kolegion de La Flèche), Pascal, Fermat kaj Torricelli. Per tio li servis, en epoko antaŭ presitaj revuoj, al la scienca interŝanĝo. Ekzemple Kartezio esprimis sian ideon de universala lingvo en letero al Mersenne.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Mersenne.html Arkivigite je 2006-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Mersenne.htm[rompita ligilo]
- http://www.mersenne.org
- http://archimedes.mpiwg-berlin.mpg.de/docuserver/images/archimedes/merse_theol_046_fr_1634/downloads/merse_theol_046_fr_1634.text.pdf Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine