La koncepto Kulturindustrio estis disvolvigita de Theodor Adorno kaj Max Horkheimer, kaj kvankam dekomence ĝi estis uzita en singularo, aktuale eblas referenci al tiu en pluralo: kulturaj industrioj.

La Comédie-Française en la 18-a jarcento. Teatro estas unu el la plej klasikaj kaj gravaj kulturaj industrioj kun jarmila historio.

Priskribo redakti

Ĉiuokaze la koncepto referencas al aro de sektoroj kiuj okupiĝas pri la kreado, produktado, prezentado, distribuado kaj/aŭ disvastigo de servoj kaj kulturaj havaĵoj, kiaj arto, distro, dezajno, arkitekturo, reklamado, kuirarto kaj turismo. La koncepto de industria aŭ ekonomia sektoro naskiĝis fine de la 1970-aj jaroj. A posteriori, la koncepto de kulturaj industrioj kiel tio ne estas publike komprenata ĝis fino de la 1990-aj jaroj, kaj tiel ĝi iom apartiĝas el la ĝenerala merkato, kiel oni faris iam.

De la kulturaj industrioj devenas la fenomeno konata kiel "kulturo de amasoj".

La nocion de kulturaj industrioj inkludas ĝenerale la produktadon kaj la eldonadon de tekstoj por libroj, gazetoj, komputiloj, ktp., muzikon, televidon kaj filmojn, same kiel la metiartojn kaj la dezajnon. Por kelkaj landoj, ankaŭ la arkitekturo, la vidartoj kaj la surcenejaj artoj, nome teatro kaj danco, la sportoj, la ludoj inter aliaj distroj, la reklamado, la modo kaj la kultura turismo povas esti inkluditaj kiel valoroj aldonitaj al la enhavo generante kromajn valorojn kaj por la individuoj kaj por la socioj. Ili estas bazataj sur la sciaro kaj la intensiva kaj kolektiva laborfortoj, la kreado de laborpostenoj kaj de riĉeco. Helpante la kreivon kaj la plinovigon, la socioj plutenos la kulturan diversecon kaj plibonigos la ekonomiajn rezultojn.[1][2]

 
Du programistoj laborante ĉe IBM Tipo 704 ĉe la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), 1954.

La nova koncepto de kulturaj industrioj referencas al aro de kulturaj aktivecoj kiuj aligas la ekonomiajn funkciojn de konceptigo, de kreado, de produktado, de distribuado kaj komercigo.

En la angleparolantaj landoj tiuj aktivecoj estas konataj kiel Creative Industries, kaj Copyright Industries en Usono; tiel oni pliampleksigas la fakojn al aliaj sektoroj kiuj same estas protektitaj per la rajtoj al la intelekta posedo, kiel diversaj industrioj rilataj al dezajno, la vidartoj, la softvaro kaj la reklamado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti