Aŭtomobila industrio

(Alidirektita el Aŭtindustrio)

La aŭtomobila industrioaŭtindustrio estas industrio kiu konsistas en ampleksa gamo de kompanioj kaj organizaĵoj kiuj partoprenas en la desegno, dezajno, disvolvigo, fabrikado, surmerkatigo, kaj vendado de motorvehikloj.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj sektoroj de la mondo laŭ enspezo. La aŭtindustrio ne inkludas industriojn dediĉitajn al bontenado de aŭtoj post la liverado al la fina konsumanto, kiel aŭtoriparejoj kaj benzinejoj.

Moderna aŭtofabriko.

La fabrikado de aŭtomobiloj postulas grandan homan kaj financan kapitalon. Depende de la tipo de vehiklo, de la kvanto de unuoj fabrikendaj ĉiutage kaj la loko de la fabriko, la grado de aŭtomatigo povas varii konsiderinde. Se la produktotaj unuoj estas malmultaj, eblas la manfara produktado en ateliero (kio foje okazas por individuigitaj laŭmende unuoj), ĉar la investado por linio de muntado ne estas financebla. Same, en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane. Ĉiuokaze, ĝenerale oni povas aserti, ke la grado de aŭtomatigo estas alta kaj pli kaj pli disvastigita ĉie ajn.

Fabrikantoj redakti

Tiu estas listo de la 15 plej grandaj fabrikantoj en 2016.[2]

Rango Grupo Lando Vehikloj
1 Volkswagen Group Germanio 10,405,092 [3]
2 Toyota Japanio 10,213,486
3 Hyundai Suda Koreio 7,889,538
4 General Motors Usono 7,793,066
5 Ford Usono 6,429,485
6 Nissan Japanio 5,556,241
7 Honda Japanio 4,999,266
8 Fiat Chrysler Automobiles Italio/Usono 4,681,457
9 Renault Francio 3,373,278
10 PSA Francio 3,152,787
11 Suzuki Japanio 2,945,295
12 SAIC Ĉinio 2,566,793
13 Daimler Germanio 2,526,450
14 BMW Germanio 2,359,756
15 Changan Ĉinio 1,715,871

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti