Volkswagen AG

(Alidirektita el Volkswagen Group)

Volkswagen AG, prononco [FOLKSva:gn], mallongigita VW, germana prononco [faŭVE:], estas la plej granda eŭropa kaj unu el la ĉefaj mondaj aŭtofabrikantoj, kies sidejo troviĝas en Wolfsburg, Malsupra Saksio. La oficiala nomo estas Volkswagen AG (mallongigita VW AG, en tio la kodo AG signas la vorton akcia kompanio). La firmao fondiĝis la 28-an de majo 1937. Apartenas al la Volkswagen-konzerno la markoj Audi (kun Ducati-motorcikloj), Bentley, Bugatti, Lamborghini, Seat, Porsche, Škoda, Volkswagen kaj Volkswagen Nutzfahrzeuge (utiligveturiloj). En Germanio ekzistas naŭ Volkswagen-fabrikoj.

Volkswagen AG

Volkswagen logo 2019.svg
Jura formo germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft)
Fondita 1937 en Berlino
Sidejo Wolfsburg, Germanio
Estr(ar)o Herbert Diess, estrara prezidanto
Hans Dieter Pötsch, konsilantara prezidanto (laŭ stato fine de 2019)
Dungitoj 671 000 (fine de 2019)
Spezosumo 252,6 miliardoj da Eŭroj (en 2014)
Agokampo aŭtomobila industrio
ISIN-kodo DE0007664005
TTT www.volkswagenag.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Frapfrazo de la firmao estas Pro amo al aŭto. La kompanio sume dungas pli ol 343 000 kunlaboristojn.

Eksteraj ligilojRedakti