Bentley

angla marko de aŭtomobiloj

Bentley estas tradicia aŭtomobila firmao. Jure temas pri akcia kompanio, kiu estas parto de la konzerno Volkswagen AG. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Crewe de Cheshire en Anglio. La nuntempa entrepreno Bentley Motors komence de la 21-a jarcento ekestis el la kompanio pri produktado de luksaj aŭtoj Rolls-Royce Motors, kiu en 1931 estis transpreninta la originan entreprenon Bentley Motors.

Bentley
Bentley
aŭtomobilo-faranta firmao • aŭtomobilmarko • publika kompanio vd
Dum 18-a de januaro 1919 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio, parto de konzerno Volkswagen AG
Fondita 1919
Fondintoj W. O. Bentley vd
Sidejo Crewe, Cheshire, Anglio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Wolfgang Dürheimer (ĉefa afergvida oficisto)
Dungitoj 4000 (fine de la jaro 2006)
Agokampo aŭtomobila industrio
persona aŭto
Posedata de Volkswagen AG vd
TTT www.bentleymotors.com
vdr
la modelo Bentley Arnage RL