Kulturhistoriohistorio de kulturo(j) estas historiografia tendenco pli ol branĉo aŭ fako de la historio en si mem. Ĝi startis en la 1970-aj jaroj, ĉefe por difini determinitajn laboroj de anglusonaj kaj francaj historiistoj. La kultura historio kombinas la metodologiojn de la antropologio kaj de la historio por studi la tradiciojn de la popolaj kulturoj aŭ la kulturajn interpretojn de la historia sperto.

Ĝenerale, ĝi fokusas al historiaj agoj kiuj okazas inter la grupoj kiuj ne kunformas la eliton de socio, kiel karnavaloj, popolaj festoj kaj publikaj ceremonioj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri popolaj tradicioj kiel la parola disvastigo de fabeloj, kantoj, eposaj poemoj kaj aliaj formoj de Parola tradicio. Foje, la historiistoj kiuj kultivas ĝin studas la disvolvigon de kulturaj elementoj ligitaj al la homaj rilatoj kiuj okazigas ilin, kiel ideoj, scienco, arto, tekniko, same kiel kulturaj esprimoj de sociaj movadoj kiel naciismopatriotismo. Ĝi ankaŭ analizas la ĉefajn historiajn konceptojn kiel povo, ideologio, socia klaso, kulturo, identeco, raso, perceptoj, sintenoj kaj disvolvigas novajn metodojn por la historia esplorado. Multaj studoj konsideras la procezojn de adaptado de la popola kulturo al la diversaj amaskomunikiloj (televido, radio, ĵurnaloj kaj gazetoj, inter aliaj), la procezojn de adaptado de la skribaj verkoj al kinarto, kaj aktuale la procezon de asimiladon de la parola, vida kaj skribita kulturoj al Interreto.

Aliaj pli ĵusaj formoj aŭ teoriaj disvolvigoj de la kultura historio devenas de aliaj kampoj, kiel de la historio de arto; de antaŭaj metodologiaj fokusoj, kiel tiuj de la Skolo de Analoj, de la marksismo, kaj de la mikrohistorio; aŭ de teoriaj formuloj disvolvigitaj fare de precizaj intelektuloj kiel de Jürgen Habermas pri la "publika opinio", de Clifford Geertz pri la “densa priskribo” (interpreto de kulturoj), kaj la ideo de memoro kiel histori-kultura kategorio studita de Paul Connerton.Varios historiadores pueden ser agrupados en esta corriente. Kelkaj plej gravaj fakuloj tiukadre estas: Roger Chartier, Robert Darnton, Patrice Higonnet, Lynn Hunt, Keith Jerkins kaj Sarah Maza. Kelkaj ties verkoj pri la epoko de la Franca revolucio havigis, inter alia, novan rigardon al la koncepto de moderneco.

Kulturteorioj redakti

Bibliografio redakti

  • Peter Burke, What is cultural history?, Cambridge: Polity Press, 2004
  • Philippe Poirrier, Les enjeux de l'histoire culturelle, Paris: Seuil, 2004.
  • Philippe Poirrier (dir.), La historia cultural, Valencia, Publicacions de la Universitat de València, 2012.