Individua laborkontrakto estas tiu dokumento per kiu unu fizika persono, nome la laboristo aŭ dungito, engaĝiĝas al la realigo de laboroservoj por fizika aŭ laŭjura persono, nome la dunganto, sub la dependo kaj subigo al tiu, kiu siavice devigas sin al la pago de difinita salajro. La individua laborkontrakto distingiĝas el la kolektiva laborkontrakto, kiu efikas sur difinita grupo de laboristoj. Estas variaj tipoj de labor-kontraktoj. Fakte, kvankam normale oni subkomprenas skribitan dokumenton subskribitan de ambaŭ partioj, depende de la enlanda juro, ofte validas ankaŭ parolaj kontraktoj, ĉefe se temas pri mallongaj labortempoj.

Depende ankaŭ de la specifaj jurisdikcioj, la normala enhavo de laborkontrakto specifas pri la jenaj enhaveroj:

  • Ĉiuj datumoj kiuj ebligus identigi kaj dunganton kaj dungaton.
  • La tipo de laboro aŭ servo farota de la dungato kaj se necese la kategorio de tiu laboro kaj laboristo.
  • La daŭro de la kontrakto, tio estas la labordaŭro, ĉu tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj aŭ porĉiame. Ankaŭ la distribuo de la laboro en horoj tage, sinsekvo de tagoj (semajnaj festotagoj), nokta laboro ktp. Ĝenerale la laborkondiĉoj, kiel devigoj kaj de la dungato kaj de la dunganto.
  • La salajro interkonsentita, foje depende de la kategorio de la laboro kaj kongrue kun la ĝeneralaj kolektivaj laborkontraktoj (de entrepreno, sektoro, provinco, regiono, lando ktp.

Manko de laborkontrakto plej ofte signifas, ke oni agadas eksterleĝe aŭ eĉ oni laboras sub trajtoj de sklaveco aŭ almenaŭ de neregula laboro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Vázquez Vialard, Antonio Luis J. (1982). Tratado del derecho del trabajo (6 volumoj). Buenos Aires: Editorial Astrea. ISBN 950-008-033-8.
  • López, Justo; Centeno, Norberto; Fernández Madrid, Juan Carlos (1978). Ley de Contrato de Trabajo comentada. Buenos Aires: de Contabilidad Moderna.