Industria fasonado

uzo de arto kaj scienco por beligi kaj uzindigi varon
(Alidirektita el Industria dezajno)

Industria fasonadoindustria dezajno estas kombinaĵo de dekoraj artoj kaj aplikata scienco, per kio la estetiko, ergonomio kaj uzeblo de amasproduktitaj produktoj povas esti plibonigitaj por merkatigeblo kaj produktado. La rolo de industria dizajnisto estas krei kaj efektivigi dezajnosolvojn direkte al problemoj de formo, uzeblo, uzantergonomio, inĝenieristiko, merkatigo, markevoluo kaj vendo.

Seĝo dezajnita de Charles Rennie Mackintosh. Arts and Crafts estis movado kiu kontraŭstaris al la frua industria produktado de mebloj ĉar konsideris ĝin malbonkvalita kaj malekvilibra inter formo, funkcio kaj ornamo.

Ĝiaj originoj situis en la industriigo de konsumvaroj. Ekzemple la Deutscher Werkbund, fondita en 1907 kaj antaŭulo al la Bauhaus, estis ŝtatsubvenciita fortostreĉo por integri tradiciajn metiojn kaj industriajn amasproduktadoteknikojn, kaj meti Germanion sur konkurenca bazo kun Anglio kaj Usono.

Vidu ankaŭ redakti