Armilejo, aŭ arsenalo, estas militista deponejo de armiloj; ĝi estas ejo, kie estas stokataj kaj eventuale riparitaj armiloj kaj aliaj maŝinojaparatoj de armeo.

Armilejo ĉe la Pfaffenteich en Ŝverino, Germanio

Laŭ Francisko Azorín arsenalo estas Armilprovizejo.[1]

Etimologio redakti

La vorto arsenalo, kiu nuntempe ekzistas en multaj eŭropaj lingvoj, devenas el la araba دار الصناعة, dār as-sināʿa, kiu signifas "metiejo", "fabriko". Ĝi uzatas interalie ekzemple en la germana (Arsenal), en la itala (arsenale) kaj en la franca (arsenal).

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 22.

Eksteraj ligiloj redakti