Saint-Gobain estas transnacia firmao fondita kaj administrata en Francio. En siaj originoj, de la 17-a jarcento (1665), ĝi jam ekis kiel kompanio de fabrikado de vitro. En la aktualo ĝi fabrikas materialojn por strukturoj kaj de alta rendimento.

Saint-Gobain
transnacia firmaopublika kompanio vd
Dum 1665 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Jean-Baptiste Colbert vd
Sidejo Tour Saint-Gobain
Lando Francio
Dungitoj 171 000 (stato: 2019)
Agokampo list of building materials
ISIN-kodo FR0000125007
Posedata de Wendel vd
filiaj kompanioj Saint-Gobain Weber • Saint-Gobain Glass India • BPB plc • Saint-Gobain Glass France • Saint-Gobain Building Distribution Germany • Saint-Gobain (United States) • Saint-Gobain (Germany) • Saint-Gobain (Canada) • Saint-Gobain (United Kingdom) • Saint-Gobain (Norway) • Ceramic Synthesis and Functionalization Laboratory • Saint-Gobain Recherche • Saint-Gobain Adfors CZ • Société Européenne des Produits Réfractaires • Saint-Gobain Performance Plastics Isofluor • Saint-Gobain Construction Products CZ • Q3393350 vd
Posedataj kompanioj Isover • Lapeyre • K par K • Q3390797Q3556078 • Telhanorte vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Antikva fabriko de boteloj de Saint-Gobain en Jerez de la Frontera, Hispanio.

Kreita en la departemento Aisne fare de Ludoviko la 14-a de Francio por helpi la francajn metiistojn. Lia ministro de ekonomio, Jean-Baptiste Colbert, zorgis pri la konstruado de la instalaĵoj kaj la disvolvigo de novaj teknologioj kiuj estos uzataj por plibeligi Versajlon, ĉefe ĉe la Galerio de la Speguloj.

Colbert mendis al venecianoj la spegulojn kiuj dekoracios tiun salonon de la Palaco de Versajlo. Post la perdo de tiu mendo, la Compagnie de Saint-Gobain disvolviĝis grandkvante. En 1702 ĝi sukcesis akiri la monopolon de fabrikado de speguloj en Francio, kio estos privilegio pluhavota ĝis la Franca Revolucio.

Aktuale la areo de negoco de Saint-Gobain estas la materiala inĝenierarto. Ĝi centriĝas en la sektoroj de vitro, la produktoj de konstruado kaj la materialoj de alta bonkvalito. Saint-Gobain vendas varojn en la tuta mondo. Ĝia vendokvanto estas supera al 40 000 milionoj de usonaj dolaroj. En decembro 2005 ĝi akiris la britan kompanion BPB, la plej granda fabrikanto tutmonda de plakoj por kovroŝirmo, por 7 000 milionoj de usonaj dolaroj.[1]

Notoj redakti

  1. Fernand Braudel, The Wheels of Commerce 1982, vol. II of Civilization and Capitalism p341f