Georgetown (Georgurbo) estas la tria plej antikva urbo en la Usona ŝtatoSuda Karolino kaj la kantona sidejo de la kantonoGeorgetown, en la regiono Lowcountry (Malsupra Kamparo).[1] En la popolnombrado de 2010 la urbo havis loĝantaron de 9 163.[2] Ĉe la golfeto Winyah Bay en la kunfluejo de la riveroj Black, Great Pee Dee, Waccamaw, kaj Sampit, Georgetown estas la dua plej granda marhaveno en Suda Karolino, tra kiu cirkulas ĉirkaŭ 960 000 tunoj de materialoj jare.
Georgetown estis la komerca centro de la areo produktanta indigon kaj rizon. Ĝi estas la naskoloko de Fraser Robinson, avo de la iama "First Lady" Michelle Obama. Multaj el la parencoj Robinson de Michelle Obama ankoraŭ loĝas en Georgetown.