Eduka Fondaĵo Ajb
La Eduka Fondaĵo Ajb (angle Ayb Educational Foundation) estis fondita en 2006 en Armenio. La celo de la fondaĵo estas formi kulturon de plejboneco en lernado kaj subteni la disvolviĝon de armena edukado.
Eduka Fondaĵo Ajb | ||
---|---|---|
Retejo | Oficiala retejo | |
La ideo malantaŭ la eduka movado Ajb estas transformi homan vivon kaj la estontecon de Armenio per edukado. Kiel organizo efektiviganta evoluigajn projektojn kaj esencajn ŝanĝojn en la kampo de edukado, Ajb efektivigas projektojn tra Armenio, Arcaĥo kaj la Armena diasporo por certigi la plej bonan aŭtentikan edukadon por armenaj infanoj. La projektoj de Ajb fariĝis unika testejo por la plej bonaj edukaj iniciatoj, surbaze de kiuj disvolviĝas edukaj strategioj, esplorado kaj teknologioj. Ĉirkaŭ 125 000 partoprenantoj kaj 1100 edukaj institucioj el la tuta Armenio kaj Arcaĥo ĉiujare partoprenas en la projektoj de Ajb. La Eduka Fondaĵo Ajb iniciatis grandskalajn edukajn projektojn, kiel ekzemple Ajb Lernejo, stipendioj por studentoj akceptitaj en ĝi[1].
Referencoj
redakti- ↑ RepatArmenia - 10th anniversary of Ayb Club and Foundation. Arkivita el la originalo je 2016-02-14. Alirita 2016-11-24 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-14. Alirita 2020-10-22 .