Arcaĥo (armene Արցախ [Arcáĥ]) estis la deka provinco (nahang) de la Armena reĝlando de 189 a.K ĝis 387 p.K kaj poste regiono de Kaŭkaza Albanio de 387 ĝis la 7-a jarcento. Ekde la 7-a ĝis la 9-a jarcento ĝi estis sub araba regado.[1] En 821, estis kreita la armena Ĥaĉeno kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 estis proklamita la Arcaĥa Reĝlando, kiu estis unu el la lastaj orient-armenaj reĝlandoj kaj princlandoj kiuj konservis la sendependecon post la turkaj invadoj de la 11-a ĝis la 14-a jarcentoj.[2]

Arcaĥo
Regiono
ashkharh [+]

LandoAzerbajĝano
- koordinatoj40° 4′ 0″ N, 46° 56′ 0″ O (mapo)40.066746.9333Koordinatoj: 40° 4′ 0″ N, 46° 56′ 0″ O (mapo)


Arcaĥo (Tero)
Arcaĥo (Tero)

Arcaĥo (Azerbajĝano)
Arcaĥo (Azerbajĝano)
DEC

Map
Arcaĥo
vdr
La teritorioj de Sjuniko (maldekstre) kaj Arcaĥo (dekstre) ĝis komenco de la 9-a jarcento

Etimologio redakti

Laŭ armenaj historiistoj, skribaĵoj venantaj de Urarto mencias la regionon sub pluraj nomoj: "Ardaĥ", "Urdeĥe", kaj "Ataĥuni."[3] Parolante pri Armenio en sia Geografio, la klasika historiisto Strabo parolas pri armena regiono kiun li nomas "Orĥistene", kiu laŭ armenoj temas pri la antikva nomo de Arcaĥo [4]

Laŭ alia supozaĵo de David M. Lang, la antikva nomo de Arcaĥo eble rememorigas la nomon de Artaksias la 1-a de Armenio (190-159 a.K), fondinto de la Artaksida Dinastio kaj de la Armena reĝlando.[5]

Popola etimologio diras ke la nomo venas de "Ar" (Aran) kaj "caĥ" (ĝardeno) (t.e. la ĝardenoj de Aran Sisakean, la unua naĥararo de la nordoriento de Armenio).[6]

La nomo estas hodiaŭ amplekse uzata inter armenoj por Montara Karabaĥo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hewsen, Robert H. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 102. ISBN 0-2263-3228-4.
  2. Hewsen. Armenia, pp. 118-121.
  3. Bagrat Ulubabyan: «Արցախ» (Arts'akh). Armenia Soveta Enciklopedio. vol. ii. Erevano: Armenia Akademio de Sciencoj, 1976, pp. 150-151.
  4. Strabono. Geografio, 11.14.
  5. David M. Lang: The Armenians: a People in Exile. Londono: Unwin Hyman, 1988, p. x. ISBN 978-0-04-956010-9.
  6. Mkrtchyan, Shahen. Treasures of Artsakh. Erevano: Tigran Mets Publishing, 2000, p. 10.