Ĥaĉeno

La Princlando de Ĥaĉeno (armene: Խաչենի իշխանություն) estis mezepoka armena princlando en la teritorio de historia Arcaĥo (nuna Montara Karabaĥo)[1].  La regionoj de Arcaĥo kaj Utiko estis ligitaj al la Reĝlando Armenio en Antikvo[2]. En la frua mezepoka periodo kie ili estis sub la sasanidaaraba superregado ĝis la establado de la Bagratida Armenio en la 9-a jarcento.  De la 12-a jarcento la armena princlando de Ĥaĉeno dominis la regionon. La bizanca imperiestro Konstanteno la 7-a adresis siajn leterojn al la princo de Ĥaĉeno per la surskribo "Al princo de Ĥaĉeno, Armenio"[3].

Blazono de la dinastio Hasan-Jalaljan.
Five principalities of karabakh.png

Laŭ Abū Dulaf, tiama araba vojaĝanto, Ĥaĉeno estis armena princlando tuj sude de Barda.  La armena princa familio Hasan Ĝalaljan komencis regi grandan parton de Ĥaĉeno kaj Arcaĥo en 1214.  En 1216, la ĝalaljanoj fondis la monaĥejon Gandzasar kiu iĝis la sidejo de loka Katolikoso subigita al Barda pro la konstanta islamiĝo de la urbo.  La armena princlandoj konservis armenan aŭtonomion en la regionopost la bataloj inter persoj kaj otomanoj. En 1603 la persoj establis protektoraton super la armenaj princoj kaj sponsoris la starigon de loka ĥanlando en 1750.

La nomo Ĥamsa , kiu estis uzita de araboj por la ŝtato, rilatas al la kvin armenaj Melikdomoj (armenaj princaj dinastioj), kiuj regis la ŝtaton.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Encyclopædia Britannica. Armenia:"A few native Armenian rulers survived for a time in the Kiurikian kingdom of Lori, the Siuniqian kingdom of Baghq or Kapan, and the principates of Khachen (Artzakh) and Sasun."
  2. C. J. F. Dowsett. The Albanian Chronicle of Mxit'ar Goš // BSOAS. — 1958. — Vol. XXI, No 3. —p. 482.:"Late name of part of pr. Arcax, forming at this time a small independent Armenian principality; the earliest references to Xacen are of the tenth century"
  3. Russian scholar V. Shnirelman: Khachen was a medieval Armenian feudal principality in the territory of modern Karabakh, which played a significant role in the political history of Armenia and the region in the 10th-16th centuries. В.А. Шнирельман, Албанский миф, 2006, Библиотека «Вeхи»