Ekonomio de Armenio

Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Armenio, 2019

Armena monbileto.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Armenio, 2019

La Ekonomio de Armenio estas relative industriigita. La industrio reprezentas pli ol 30 % de la enlanda MEP kaj 40% de la laboristoj estas dungataj en la industrio kaj konstruado. Hegemonias la produktado de manufakturaĵoj kaj mineraloj.

Antaŭ ĝia sendependo, la ekonomio [1] de Armenio baziĝis sur la industria produktado de kemiaĵoj, elektronikaĵoj, maŝinoj, procesitaj nutraĵoj, sinteta kaŭĉuko kaj teksaĵoj, cetere, ĝi estis alte sendependa de eksteraj rimedoj. La terkultivado nur kontribuis la 20% de la Malneta Enlanda Produkto kaj la 10 % de la dungado antaŭ la malapero de Sovetio en 1991. La respubliko disvolvigis modernan industrian sektoron kiu eksportis al la proksimaj sovetaj respublikoj kiel interŝanĝo de la materialoj kaj energio.

Sektoroj redakti

La armenaj minejoj enhavas kupron, zinkon, oron, kaj plumbon. La plejparto de la energio estas generata per la importado el Rusio, inkluzive de la gaso kaj nuklea energifonto (por la sola atomenergia centralo).

Eksportaĵoj al Importaĵoj el
Lando Procento Lando Procento
  Belgio 23 %   Rusio 15 %
  Rusio 15 %   Usono 12 %
  Usono 13 %   Belgio 10 %
  Irano 10 %   Irano 9 %
Aliaj 39 % Aliaj 54 %

En junio 1994 estis aprobata liberala leĝo favore de la eksterlanda investado, kaj en 1997 estis adoptata leĝo pri la privatigo. La daŭra progreso dependos de la kapablo de la registaro konsolidi la makroekonomion, plibonigi la investadon kaj de grandaj paŝoj kontraŭ koruptado.

En la internacia ĉarto 2005 de la CPI de la ekonomia travideblo (indekso laŭ la opinio pri koruptado), Armenio estis en la rango 88a (de 1 al 158), kio signifas ke ĝi estas unu el la malplej koruptaj landoj inter la iamaj sovetaj respublikoj. Laŭ la informo pri homa disvolvo de 2005 UN., Armenio estas en la rango 83a (de 1 al 177) la plej alta inter la transkaŭkazaj landoj. En la listo de 2006 pri la ekonomia libereco, Armenio estis en la rango 27a, la plej bona kune al Japanio kaj antaŭ landoj kiel Norvegio, Hispanio, Portugalio kaj Italio. Kio faras ĝin la plej ekonomie libera el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj[2].

"Nederlanda malsano" de Armenio redakti

Kiel informas armena fakulo Grigor Badaljan[3], ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas "nederlanda malsano" de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de la ekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstrua industrio, kiu kreskis je 42% dum la jaro 2005.

La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio en Libano kaj Irano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia "metropolio". Alfluo de valuto el ekster la lando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajn valutojn.

Banko redakti

La Centra Banko de Armenio (en la armena Հայաստանի Հանրապետության Կենտրոնական Բանկ) estas la centra banko de Armenio kun ĝia ĉefsidejo en Erevano. La banko estas sendependa institucio, kiu respondecas pri la elsendado de ĉiuj monbiletoj kaj moneroj en la lando, prizorgante kaj reguligante la bankan sektoron kaj konservante la monajn rezervojn de la registaro.

Notoj kaj referencoj redakti