Nairi (ankaŭ konata kiel Nahri, NariNihriya, armene: Նայիրի, aŭ Նաիրի) estis regiono proksime al la lago Van, inter tio kio hodiaŭ estas la turkaj provincoj Hakkâri kaj la Provinco Van.

Pri ĝia kulturo oni malmulte scias, kvankam oni pensas ke eble ĝi similis al la najbaraj, la reĝlandoj de la huritoj kaj Urarto. Unuafoje menciata en asiriaj dokumentoj de la 13-a jarcento a.K., ĝi estis scenejo de la batalo de Nihrijo, kie konfrontiĝis la Hitita Imperio al Asirio.