Kapano (armene: Կապան, Kapan) estas urbo en sudorienta Armenio, funkcianta kiel la administra centro de la urba komunumo de Kapan same kiel la provinca ĉefurbo de la provinco Sjuniko. La urbo oficiale nomiĝis Gapan ekde la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝis la sendependeco de Armenio kiam ĝi ricevis la nunan nomon, tiel rekuperante sian pli malnovan nomon. Ĝi situas en la valo de la rivero Vogĝi kaj estas sur la nordaj deklivoj de la monto Ĥustup. Laŭ la censo, (2011) la loĝantaro de Kapan estis 43,190, iometa malkresko de 45,711 en la censo en 2001.[1] Tamen la nuna loĝantaro de la urbo estas ĉirkaŭ 34 600 laŭ la oficiala pritakso de 2016. Kapan estas la plej loĝata urbo en la provinco Sjuniko same kiel la tuta regiono de suda Armenio. La urbo estis konata kiel Ghapan (armene: Ղափան) dum la sovetia periodo, derivita de sia historia nomo Kapan.

Kapan
Kapan coll-13.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3301–3308 [+]
Retpaĝaro www.kapan.am [+]
Demografio
Loĝantaro 43 190  (2011) [+]
Loĝdenso 1 200 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 12′ N, 46° 25′ O (mapo)39.20111111111146.415Koordinatoj: 39° 12′ N, 46° 25′ O (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Kapan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kapan [+]
Information icon.svg
vdr

De la ĥalkolitika periodo pluen, kupraj ercoj eltiritaj de la areo estis prilaboritaj. La mezepoka urbo estis ĉirkaŭ 15 kilometrojn okcidente proksime al la fortikaĵo Baghaberd. Sub la regado de la persa dinastio de la kaĝaroj, la ekspluatado de metala erco komencis disvolvi la hodiaŭan urbon en la valo Vogĝi, kiu dum la sovetia periodo fariĝis centro de la minindustrio kaj la samnoma ĉefurbo.

La nuna urbo progresas kaj kreskas post la krizoj okazintaj dum la Milito en Montara Karabaĥo kaj ĝiaj konsekvencoj. La regiono allogas turistojn pro la pejzaĝoj, la mezepoka monaĥejo de la vilaĝo Tatev kaj pliiĝanta intereso pri ekoturismo. Ĝi gastigas plurajn regionajn edukajn kaj kulturajn instituciojn kaj du muzeojn.

Kapan iĝis pligrandigita komunumo en novembro 2012, unuigante la kamparajn komunumojn de la regiono. Situante en la sudoriento de la lando, 320 km sudoriente de Erevano, je alteco de 910 m, la konstanta loĝantaro draste malkreskadis senhalte. Kapan, kiel setlejo, estis menciita en armena historiografio ekde la fino de la 5-a jarcento p.K., kiel urbo ekde la fino de la 10-a jarcento. En la sovetia periodo ĝi ricevis la statuson de urbo de regiona sub-ento en 1938, en 1963 ricevis respublikan subordigon, ĝi estis la regiona centro de la regiono Ghapan.

EtimologioRedakti

La vorto Kapan originas de la armena verbo kapel/gabel (կապել), signifanta "ŝlosi", "ŝnuri", kaj rilatas al malnova armena geografia termino por valoj ĉirkaŭitaj de interligitaj montaraj ĉenoj. la vorto kapan ankaŭ signifas gorĝo, mallarĝa pasejo inter du montoj. .[2][3]

HistorioRedakti

 
Restaĵoj de la 4jarcenta fortikaĵo Baghaberd proksime de Kapano

Antikva historio kaj mezepokoRedakti

La areo de nuntempa Kapan unue estis menciita en la 5-a jarcento kiel malgranda kompromiso ene de la trajtoj de la Siunia dinastio. Historie ĝi estis parto de la kantono Baghk de Sjuniko, la naŭa provinco de la historia Granda Armenio. Antaŭ la fino de la 10-a jarcento, la reganto de Sjuniko, princo Smbato la 2-a, translokiĝis al la urbo Kapan kaj fondis la reĝlandon Sjuniko, proklamante sin reĝo sub la protektorato de la Bagratida reĝlando de Armenio.

En 1103, Kapan estis tute ruinigita de la selĝukaj invadantoj. Post la falo de la Sjunika reĝlando en 1170, Sjuniko kaj la resto de la historiaj teritorioj de Armenio suferis la invadojn de selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj, en tiu ordo, inter la 12a kaj 15a jarcentoj.

Irana regadoRedakti

 
Statuo al David Bek en Kapano.

Komence de la 16-a jarcento, Kapan iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la Safavida Irano. Komence de la 18-a jarcento, Kapan estis asociita kun la armena armea gvidanto David Bek, kiu gvidis la liberigan kampanjon de la armenoj de Sjuniko kontraŭ la irananoj kaj la invadaj otomanaj turkoj. Bek komencis siajn batalojn en 1722 kun la helpo de miloj da lokaj armenoj, kiuj liberigis Sjunikon[4]. La centro de la lukto de Bek estis la fortikaĵo Baghaberd nordokcidente de Kapan kaj la fortikaĵo Halidzor sudokcidente de Kapan, kie li mortis en 1728. En 1750, Kapan iĝis parto de la nove formita Karabaĥa ĥanato. Ĝi estis signifa urba setlejo dum la regado de la iranaj kaĝaroj antaŭ la fino de la 18-a jarcento.

Moderna historioRedakti

 
Memorejo pri la Armena Genocido

Kaj la Armena Demokratia Respubliko kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko postulis Kapanon inter 1918 kaj 1920. Kiel rezulto de la sovetiigo de Armenio en decembro 1920, Kapan estis inkluzivita en la efemera kaj ne agnoskita respubliko de Montara Armenio sub la ordono de Garegin Nĵdeh, kiu batalis kontraŭ la bolŝevikoj inter la 26-a de aprilo kaj la 12-a de julio 1921. Post kiam la sovetia Ruĝa Armeo eniris la regionon Zangezuro en julio 1921, Kapan, kune kun la urboj Goris, Sisian kaj Meghri, falis sub la sovetian regadon, kie ĝi estis administrita kiel parto de la Armena SSR.

En septembro 1930, la Kapana rajono estis formita de la sovetianoj. En 1936, Kapan estis establita kiel urbo. [5]

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Kapan iĝis la centro de la lastatempe formita provinco Sjuniko laŭ la administraj reformoj de la respubliko en 1995. Multaj stratoj kun la nomo de bolŝevikaj aktivuloj estis renomitaj. La centra placo de la urbo estis renomita laŭ Garegin Nĵdeh, dum la centra parko de la urbo ricevis la nomon de Vazgen Sargsjan.

Geografio kaj klimatoRedakti

 
Monto Ĥustup rigardante la urbon.

Kapan estas la plej granda urbo en la provinco Sjuniko same kiel la plej granda en tuta regiono de suda Armenio. Ĝi situas en la orienta parto de Sjuniko, ene de la mallarĝa valo de la rivero Vogĝi kun longo de 13 km. De oriento ĝis okcidento, ĉe la sudorientaj deklivoj de la montaro Zangezuro, inter la krestoj de la montoj Barguŝat kaj Meghri.

La urbo estas ĉirkaŭ 80 km norde de la irana limo. Kun alteco de 3201 metroj, Monto Ĥustup estas la plej alta pinto de la regiono. La alteco de Kapan estas 750-1050 metroj super la marnivelo, kun meza alteco de 910 metroj. Du alfluantoj de la rivero Vogĝi, Vaĉagan kaj Kavart, fluas tra la urbo.

Kapan havas malvarman duonaridan klimaton (klimata klasifiko de Köppen) kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Temperaturoj povas atingi ĝis 38 °C dum somero, kaj povas fali ĝis −15 °C dum vintro.

La Ŝikahoga Ŝtatrezervejo, fondita en 1958, situas ĉirkaŭ 14 km sude de Kapan, proksime al la vilaĝo Ŝikahogh. La rezervejo estas hejmo de ĉirkaŭ 1.100 specioj de plantoj, 70 el kiuj estis registritaj en la Ruĝa Libro de Armenio. La faŭno de Ŝikahog ne estis plene esplorita, sed studoj malkaŝis rarajn speciojn de bestoj kiel leopardo, sovaĝa kapro, urso, vipuro kaj erinaco.

DemografioRedakti

 
Greka preĝejo de Sankta Katarina en Kapan.

Kapan estas grava historia centro de la armena civilizo ene de historia Sjuniko. Granda juda komunumo loĝis en propra kvartalo en Kapan dum la mezepoko.

Dum la unua duono de la 19-a jarcento, multaj rusaj kaj germanaj inĝenieroj kaj laboristoj ekloĝis en Kapano por labori en la kupraj minejoj de la regiono. En 1850, grekaj specialistoj ankaŭ alvenis en la urbon. La grekoj konstruis la ortodoksan preĝejon Sankta Katarina proksime de Kapan en 1865.[6]

La loĝantaro de Kapan estis ĉe sia pinto je 45 711 civitanoj laŭ la censo de 2001. Tamen la loĝantaro multe malpliiĝis dum la unua jardeko de la 21a jarcento ĝis 34 600 laŭ la oficiala pritakso de 2016.

Nuntempe Kapan estas preskaŭ tute loĝata de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc de la urbo malfermiĝis en decembro 2001 kaj estas reguligita de la Diocezo de Sjuniko de la Armena Apostola Eklezio, bazita en la proksima urbo Goris.[7]

En la urbo funkcias la Kapana Medicina Centro, kiu estis modernigita en 2015.

 
Ĉefplaco de Kapan.

Urba pejzaĝoRedakti

Fine de 2001 la oficiala censo taksis la loĝantaron je 45 711. Fine de 2009, 45 544 homoj vivis en ĝi laŭ oficialaj statistikoj.

La urbo situas malproksime de la rivero Vogĝi kaj disfaldiĝas ĉe ambaŭ flankoj. La Aŭtovojo 2, kiu situas en la norda flanko de la urbo, estas la unua se temas pri havi areon kun peza industrio kaj estas apartigita de la tunelo per loĝkvartalo kun lu-domoj de la soveta epoko kaj senefikaj feraj sistemoj. kio antaŭsupozas la ekonomian deklivon de industria situo. Unu el la ĉefaj stratoj estas la strato Aram Manukjan paralela al la Aŭtovojo M2 en la suda flanko de Vogĝi. La kerno de la urbo estas arka parko renovigita, kun la precipaj registaraj institucioj, banko kaj akvofontanoj. De la placo Karen Demirĝjan, la strato Melik Stepanjan trapasas la aperturon de arbaj avenuoj for de Vaĉagan ĝis la sudokcidento. Granda hotelo el sovetunia epoko situas sur la placo. Marŝrutkoj, t.e. la mikrobusoj por regiona transporto kaj longdistancaj itineroj troviĝas tie.

En la nordorienta distrikto Kavard konserviĝas preĝejo de Nia Sinjorino, konstruita kun solidaj blokaĵoj de la 17-a jarcento. Ekzistas muzeo pri regiona historio kaj kulturo (strato Ŝahumjan 22, kiu ekspozicias objektojn de antaŭhistorio ĝis nun), muzeo pri nuntempa arto kun lokaj artistoj (Romanos Melikjan-strato 8), geologia muzeo kaj kelo de Aleksandro la Granda. Ŝirvanzado (1858-1935) estis nomita kultura centro en la kampo de muziko, danco kaj teatro. Futbala stadiono (kun 3500 sidlokoj) troviĝas ĉe la rivero. La futbala loka klubo Kapan ludas matĉojn hejme.

KulturoRedakti

 
Knabino el Zangezuro
 
La ursa statuo Ŝlosilo de Kaĝaran

La historia urboparto de Kapan situas ĉirkaŭ 10 kilometrojn okcidente de la nuntempa urbo. Kiel unu el la historiaj setlejoj de Armenio, Kapan kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas hejmo al multaj heredaĵaj monumentoj de armena arkitekturo, inkluzive de:

La urbo havas plurajn statuojn de elstaraj armenaj patriotaj figuroj, kiel la surĉevala statuo de Davit Bek starigita en 1983, kaj la monumento de Garegin Nĵdeh malfermita en 2001. Aliaj ornamaj statuoj en la urbo inkluzivas la ursan statuon Ŝlosilo de Kaĝaran starigita en 1966, la statuo Knabino el Zangezuro starigita en 1978, la monumento de la dua mondmilito malfermiĝis en 1987, kaj la monumento al Armena genocido starigita en 1988.

Nuntempe en la urbo troviĝas la Muzeo de Geologio kaj la historia muzeo de Kapan nomata laŭ Ŝmavon Movsisjan. Aliaj kulturaj institucioj de Kapan inkluzivas la Belartan Lernejon de Infanoj malfermitan en 1972, la Kulturdomon malfermitan en 1977, la Artan Lernejon malfermitan en 1981, la publika biblioteko, la kreiva centro por infanoj kaj junuloj malfermiĝis en 1990, la teatra lernejo Aleksandr Ŝirvanzado de Kapan, same kiel du muziklernejoj, kiuj malfermiĝis en 1977 kaj 1986. Branĉo de la Moderna Arta Muzeo de Erevano ankaŭ funkcias en Kapan.

La telfero Flugiloj de Tatev konektanta vilaĝon Halidzor kun la Monaĥejo Tatev situas 24 kilometrojn norde de Kapan. Ĝi estas la plej longa telfero konstruita en unu sekcio nur.

AmaskomunikilojRedakti

Kapan, kiel provinca ĉefurbo kaj plej loĝata urbo de Sjuniko, ludas gravan rolon rilate al amaskomunikilo en la suda regiono de Armenio. Malgraŭ tio, pro la sovetepokaj tempoj, en Armenio ankoraŭ ne plene floris presaj amaskonikiloj. Ĝi havas precipe du lokajn televidajn kompaniojn: Ĥustup TV kaj Sosi TV. Ĥustup TV estis fondita en 2004 kaj kovras la tutan regionon de Sjunik. Ĝi precipe kovras provincajn temojn. Sosi TV fondiĝis en 2012 kaj kovras la centran kaj sudan partojn de Sjuniko.

EkonomioRedakti

 
Vahanavank, unu el la ĉefaj turismaj vizitindaĵoj de Kapan.

Kapan luktas por trakti la realaĵojn de post-karabaĥa milito kaj post-sovetia socio. Tamen estas signoj de kresko kaj disvolviĝo. Kapan estas ĉefe mina centro, tial dum la regado de la persaj kaĝaroj super ĝi, la nomo de la urbo perse معدن (Ma'dan, signifis "mino"). La industrio de Kapan dependas de la nove privatigita polimetala kuŝejo, kvankam aldonaj operacioj disvolviĝis, inkluzive de minindustriaj servoj, komerca skala bredado, kaj pligrandiĝanta podetala sektoro. La mebloj kaj teksaj industrioj kreskis en la lastaj jaroj.[8]

Kapan estis ĉefa centro por produktado de multaj neferaj metaloj. Komerca disvolviĝo de la lokaj kuŝejoj komenciĝis en 1890. Armenaj entreprenistoj kaj francaj minaj inĝenieroj akiris koncesiojn al la kupraj minoj kaj prilaborejo de kupro-oro estis konstruita en la urbo. La minista kompanio Kapan estas nuntempe posedata de Chaarat plc, brita kompanio. Ĝi nuntempe laboras kun la kuŝejo Ŝahumjan kaj produktas ĉirkaŭ 65 000 uncojn da ora ekvivalento en kupro kaj zinkaj koncentraĵoj jare.[9]

Kapan estas hejmo de multaj industriaj firmaoj. La plej grandaj firmaoj estas la "Kapan CH.SH.SH." por konstrumaterialoj fondita en 1947, la maŝiniloj de Kapan fondita en 1972, la trikfabriko Sonatex fondita en 1985, kaj Marila LLC por viando kaj laktaĵoj fondita en 2010.

Turismo kreskas en la regiono de Kapan. La proksima telfero de la Flugiloj de Tatev kunliganta Halidzor-vilaĝon kun la monaĥejo Tatev multe kontribuis al la disvolviĝo de la sektoro. Multaj hoteloj kaj montaj feriejoj malfermiĝos baldaŭ, dum la venonta malfermo de la Flughaveno Sjuniko de Kapan pliigos turisman aliron. Ark Ecological NGO, kun ĉefa sidejo en Kapan, laboras pri la disvolviĝo de ekoturismo en la regiono Sjuniko ekde 2013, kaj nuntempe konstruas migradan vojan infrastrukturon por ligi Kapan kaj la monaĥejon Tatev.

TransportoRedakti

 
Mezepoka ponto en Kapano de la jaro 871

La ĉefvojo M-2, kiu ligas la ĉefurbon Erevano kun suda Armenio, la irana limo kaj la Arcaĥa Respubliko, trairas Kapanon.

Malfrue en 2008, la vojo inter Kapan kaj Meghri ĉe la irana limo estis renovigita. Tamen la fervoja linio Kapan-Kovsakan-Mijnavan estas nuntempe neaktiva.[10]

Antaŭ la milito en Montara Karabaĥo, la proksima malfunkcianta flughaveno gastigis la ŝarĝaviadilojn JAK-40 kaj AN-14. En februaro 2017, la guberniestro de la provinco Sjuniko, Vahe Hakobjan, anoncis, ke la flughaveno fariĝos moderna flughaveno servanta la urbon Kapan kaj sudan Armenion, kaj la 6-an de junio testa alteriĝo estis farita ĉe la flughaveno kun la guberniestro enaviadile. Laŭ la plano, la rekonstruo de Flughaveno de Kapan estis atendita por 2018, kun ĉirkaŭkosta kosto de 2 milionoj da usonaj dolaroj. Antaŭ februaro 2020 la flughavena rekonstruo estis proksima al finiĝo kaj ĝi estis atendita remalfermiĝi en majo 2020.[11][12]

EdukadoRedakti

Kapan estas la eduka centro de suda Armenio. Ĝi havas 13 publikajn edukajn lernejojn, 3 muzikajn lernejojn kaj 3 sportajn akademiojn.

La Kapana kampuso de la Nacia Politeknika Universitato de Armenio estas hejmo de du fakultatoj:[13][14]

  • Fakultato de Teknologioj kaj Sekta Ekonomiko,
  • Fakultato de Natursciencoj kaj Komunikadaj Sistemoj.

SportoRedakti

 
Stadiono Gandzasar Stadium

Piedpilko estas la plej populara sporto en Kapan. FK Gandzasar Kapan, fondita en 2004, reprezentas la urbon en la Armena Supera Ligo, ludante siajn hejmmatĉojn en la stadiono Gandzasar. La klubo gajnis la trian lokon en la Armena Supera Ligo trifoje: en 2008, 2011 kaj 2012-13. Gandzasar havas la plej altan mezan partoprenon hejme en la ligo.

En majo 2013, Gandzasar Kapan malfermis siajn piedpilkajn terenojn, inkluzive unu kun artefarita gazono. La akademio fariĝis la unua evoluinta teknika futbala centro en la provinco Sjuniko.[15]

Kapan ankaŭ estas hejmo de la Infana kaj Junulara Sporta Lernejo Davit Hambardzumjan, funkciigita de la komunumo ekde ĝia inaŭguro en 1969. Pli ol 200 sportistoj okupiĝas pri la sporta lernejo. La Kapana Fucala Klubo estas profesia fucala teamo bazita en Kapan, ludanta siajn hejmmatĉojn ĉe la Infana kaj Junulara Sporta Lernejo Davit Hambardzumjan en la Armena Fucala Supera Ligo.

La Kapana Sporta Lernejo de Arta Gimnastiko funkcias ekde 1977. Nuntempe ĉirkaŭ 170 junaj sportistoj ĉeestas tie. En 1989, alia sportlernejo specialiĝanta pri atletiko estis malfermita en la urbo, nomumita por proksimume 100 junaj atletoj.

Basketbalo kaj boksado ankaŭ estas popularaj en Kapan.

GalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

PiednotojRedakti

  1. 2011 Armenia census, Syunik Province
  2. H. Hübschmann. Die Altarmenischen Ortsnamen. Mit Beiträgen zur historischen Topographie Armeniens und einer Karte. — Verlag von Karl J. Trübner, 1904. — P. 438.
  3. Western Armenian Dictionary & Phrasebook: Armenian-English/English-Armenian (Hippocrene Dictionary and Phrasebook). 2006. p. 86
  4. Archived copy (ruse). abp.am. Arkivita el la originalo je Majo 5an, 2010. Alirita Aŭgust 28an, 2009.
  5. About Kapan
  6. On the trails of Greek culture in Kapan
  7. The church of Kapan is open
  8. World's longest cable car line opens to Armenia. PhysOrg.com. Retrieved on 2011-06-15.
  9. [1]. [Repat Armenia.org].
  10. First test landing at Syunik Airport carried out in Armenia with governor on board
  11. Company Tied to Syunik Government Gets 25-Year Lease to Operate Kapan Airport
  12. Մեծ հույսեր ունեմ, որ մեկ տարվա ընթացքում կկտրենք Կապանի օդանավակայանի ժապավենը. Վահե Հակոբյան
  13. Faculty of Natural sciences and communication systems, Kapan campus. Arkivita el la originalo je Novembro 4an, 2016. Alirita Oktobro 16an, 2016.
  14. Faculty of Technologies and sectoral economics, Kapan campus. Arkivita el la originalo je Novembro 4an, 2016. Alirita Oktobro 16an, 2016.
  15. Gandzasar football academy