Goris (armene Գորիս; ĝis 1924, Gerjusi aŭ Gerusi; antaŭe, Gorajk kaj Kjurjus) estas urbo en la provinco Sjuniko de Armenio. Situante en la valo de la rivero Goris (Vararak), ĝi troviĝas proksimume je 240 km for de la armena ĉefurbo Erevano kaj je 70 km de la provinca ĉefurbo Kapan. Dum la censo de 2001, la loĝantaro estis 20.840. Goris troviĝas en alpa klimatzono, la vetero estas karakterizita de mildaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas - 1.3 C kaj +19 C en julio. Jara pluvonivelo estas 700 mm.

Goris
urbo en Armenio • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 3201–3205
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 591  (2011) [+]
Loĝdenso 572 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 31′ N, 46° 21′ O (mapo)39.51111111111146.341666666667Koordinatoj: 39° 31′ N, 46° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 370 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Goris (Armenio)
Goris (Armenio)
DEC
Goris
Goris
Situo de Goris

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Goris [+]
vdr

Goris estas la dua plej granda urbo en Sjunik laŭ loĝantaro. Dum la censo de 2011, ĝi havis 20 591 loĝantojn, malpli ol 23 261 raportitaj ĉe la censo de 2001. Tamen, laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Goris estis 20 300. Goris estas la sidejo de la Diocezo de Sjuniko de la Armena Apostola Eklezio.[1]

Post la administraj reformoj en 2016, la komunumo Goris estis pligrandigita por inkluzivi la ĉirkaŭajn vilaĝojn Akner, Bardzravan, Hartashen, Karahunĝ, Ĥndzoresk, Nerkin Ĥndzoresk, Ŝurnuĥ, Veriŝen, kaj Vorotan.[2]

Goris estas fama pro la mezepokaj kaverno-loĝejoj ĉizitaj el la mola roko en la suda urboparto.

Etimologio redakti

Laŭlonge de ĝia historio, Goris estis konata kiel Kores kaj Gorajk. Tamen ekzistas pluraj klarigoj pri la origino de la nomo. Oni supozas, ke la nomo Goris devenas de la hindeŭropaj antaŭlingvaj vortoj "gor" (roko), "es" (esti), t.e. Goris / Kores signifanta ŝtonan lokon. Ekzistis rokloĝejo en la antikvaj tempoj en la sama areo de la urbo.

La nomo Goris havis multajn variaĵojn inkluzive: Gorisca, Kores, Gores, Gorajk, Goru, kaj Gerjusi.

Historio redakti

Antikva historio kaj mezepoko redakti

 
La setlejo de malnova Kores

La areo de Goris estis loĝata ekde la ŝtonepoko. Goris unue estis menciita en la historio antaŭ la urarta periodo. Reĝo Rusa la 1-a de Urarto, kiu regis inter 735 kaj 713 a.K., lasis kojnskribon, kie li menciis, ke inter la 23 landoj konkeritaj de li, Gorisca lando estis unu el ili. La sciencistoj supozas, ke temas pri la sama Goris.

Dum la mezepoko, la urba loĝloko situis en la orienta parto de la nuna Goris, sur la maldekstra bordo de Goris-rivero. Ĝi nomiĝis Kores kaj koincidis kun unu el la vilaĝoj Goru kaj Gorajk menciitaj de Stefano Orbeljan en sia verko Historio de la provinco Sjuniko de la 13-a jarcento.

Inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj, Sjuniko kune kun la resto de la historiaj teritorioj de Armenio suferis respektive la invadojn de selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj.

Persa regado redakti

 
Goris iĝis parto de imperia Rusio per la Traktato de Gulistano kun Persio.

Komence de la 16-a jarcento, Sjuniko iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la safavida Irano. La nuna literumo de la nomo unue estis menciita en 1624, per manskribo de Barsegh Jerec. En la 17-18-jarcentoj princoj Melik Husenjan-oj regis la regionon.

Komence de la 18-a jarcento, la regiono estis la centro de la armena liberiga kampanjo gvidita de David Bek, kontraŭ Safavida Persujo kaj la invadaj otomanaj turkoj. En 1750, la regiono fariĝis parto de la nove kreita Karabaĥa ĥanato.[3]

Komence de la 19-a jarcento, multaj teritorioj de Armenio, inkluzive de la regiono de malnovaj Kores de Sjuniko, fariĝis parto de la Rusa Imperio kiel rezulto de la Traktato de Gulistano subskribita la 24-an de oktobro 1813, inter Rusio kaj la kaĝara Irano post la Rusa-Persa Milito de 1804-1813.

Rusa regado redakti

 
Unue el la 19jarcentaj domoj de Goris.

Sub la rusa regado, la urbo Goris estis fondita en 1870 por iĝi la centro de Zangezurskij Ujezd, ene de la Elizavetpola Gubernio de la Rusa Imperio. En 1876, la konstruado de nova Goris estis finita proksime de la malnova urbo Kores, per iniciato de la estro de "Starastkij-provinco" kaj rekomendo de princo Manuĉar-Bek Melik Husenjan, kaj la ĉefa urba plano projektita de germana arkitekto. Fine de la 19-a jarcento la ekonomia kaj kultura vivo de la urbo multe pliboniĝis.[4]

Mallonga sendependeco (1918-1921) redakti

Kun la establado de la unua Armena Respubliko en 1918, Goris estis inkludita ene de la Zangezura regiono de la lastatempe fondita respubliko. Tamen, post la falo de la Unua Respubliko en 1920, la dua tutzangezura kongreso okazinta en Tatev la 26an de aprilo 1921 anoncis la sendependecon de la memregaj regionoj Daralakjaz (Vajoc Dzor), Zangezur, kaj partoj de Montara Karabaĥo, sub la nomo de Respubliko de Montara Armenio, kun Goris kiel fakta ĉefurbo. Tamen la memproklamita respubliko havis mallongan vivon, kiam la Ruĝa Armeo faris amasajn militajn operaciojn en la regiono dum junio-julio 1921, atakante Sjunikon ekde la nordo kaj oriento. Kiel rezulto de furiozaj bataloj, la Respubliko de Montara Armenio kapitulacis la 13an de julio 1921, sekvante la promesojn de Soveta Rusio konservi la montaran regionon de Zangezuro kiel parto de sovetia Armenio.[5]

Soveta regado redakti

Sub la sovetia regado, Goris funkciis kiel la regiona centro de Zangezura regiono de sovetia Armenio. Kun la establado de la Goris-Rajono en 1930, la urbo iĝis la regiona centro de la lastatempe fondita distrikto.

 
Goris en 2020.

Dum la 1950-aj jaroj, la ekonomio de la urbo plifortiĝis kun la konstruado de multaj akvoenergiaj centraloj en la areo. Pluraj novaj industriaj firmaoj estis malfermitaj, kaj multaj modernaj loĝdistriktoj estis fonditaj.

En 1967 Gorisa Ŝtata Instituto de Pedagogio estis malfermita kiel filio de la Armena Ŝtata Pedagogia Universitato kun sidejo en Erevano. En 1970, Goris ricevis la statuson de urbo.

Post-sendependeco redakti

Post la sendependeco de Armenio, Goris estis inkluzivita ene de la nove formita provinco Sjuniko laŭ la administra reformo de 1995 de sendependa Armenio.

En 2006, Gorisa Ŝtata Instituto de Pedagogio estis restrukturita kaj iĝis la Gorisa Ŝtata Universitato kaj post tio fariĝis la plej granda instrua instituto de Sjuniko.

Rezulte de komunumaj kunfandiĝoj en 2016, la komunumo Goris pligrandiĝis por inkluzivi 9 el siaj proksimaj vilaĝoj.

Geografio kaj klimato redakti

 
Goris ĉirkaŭata de la Zangezur-montaro.

Goris situas en la valo de la rivero samnoma, ankaŭ konata kiel rivero Vararak. La valo estas ĉirkaŭita de la montoj Zangezuro. La urbo havas mezan altecon de 1,385 metroj super la marnivelo. La ĉirkaŭaj montoj estas famaj pro siaj mezepokaj kavernaj loĝejoj ĉizitaj el la mola roko en la sudaj kaj orientaj partoj de la urbo. La Rifuĝejo de Gorisa Faŭno situas ĉe la sudoriento de la urbo je alteco inter 1400 kaj 2800 metroj super la marnivelo, kovranta areon de 18,5 km². Kaŭkaza tetro, kapreoloj kaj brunursoj estas inter la rimarkindaj bestoj en la regiono.

Situanta en alpa klimata zono, la vetero de Goris estas karakterizita per mildaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas −1,3 °C kaj +19 °C en julio. La jara pluva nivelo estas inter 500 kaj 600 mm.

Demografio redakti

 
Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto de Goris.

Loĝantaro redakti

Nuntempe la loĝantoj de Goris estas ĉiuj armenoj. Tamen la loĝantaro suferis laŭpaŝan malkreskon post la kolapso de Sovetunio.[6][6][7][8][9]

Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, 74,6% de la loĝantaro en Goris estis etnaj armenaj laŭ la censo de 1897. La nombro kreskis post la sovetiigo de Armenio por atingi ĝis 98,1% en la censo de 1926.

Religio redakti

La Katedralo de Sankta Gregorio la Iluminanto en Goris estas la sidejo de la Diocezo de Sjuniko de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi estis konstruita inter 1897 kaj 1904. Post esti konsekrita de la katolikoso Mkrtiĉ Ĥrimjan en 1903, la preĝejo estis oficiale malfermita en 1904. En februaro 1921, la Katedralo Sankta Gregorio de Goris estis la loko, kie Garegin Nĵdeh estis anoncita kiel Sparapet (komandanto) de la armenaj trupoj de la venonta Respubliko Montara Armenio en solena ceremonio. La preĝejo servis kiel regiona historia muzeo dum la sovetiaj tagoj.

Kulturo redakti

 
Clay vessel, 2nd-1st millennium BC, Harzhis village

La ŝtonpiramidoj de Malnova Kores situanta oriente de la moderna urbo, estas unu el la plej allogaj lokoj en Goris. La malnova urbo estas hejmo de la 4-ajarcenta baziliko Sankta Ripsime.[10] La baziliko estis renovigita dum la 16-a jarcento. Tamen ĝi estis fermita dum la sovetia periodo ĝis plej grava renovigo en 2010. Finfine ĝi estis remalfermita por la publiko en oktobro 2013.

Goris estas elstara kultura centro en Sjuniko. Ĝi havas kulturan palacon, publikan bibliotekon kaj draman teatron.

La arkeologia muzeo de Goris malfermita en 1948 estas dediĉita al la riĉa historio de la regiono Sjuniko. La domo-muzeo de Aksel Bakunc funkcias en la urbo ekde 1970, dum la artgalerio Goris funkcias ekde 2001. Aliaj muzeoj en la urbo inkluzivas la geologian muzeon de Goris kaj la Loka Muzeo Lore de Goris.[11]

Goris havas riĉan heredaĵon en la muziko de Armenio kaj estas ĉefa centro por tradiciaj muzikaj instrumentoj. Ĝi estas la naskiĝloko de la fama muzikisto Gusan Aŝot.[12]

Goris estas hejmo de la Mulberry-festivalo okazanta ĉiujare dum la monato aŭgusto.[13]

Transportado redakti

 
Pejzaĝo vidata el la aŭtovojo M-2 inter Goris kaj Ŝaki

La Aŭtovojo M-2, kiu ligas la ĉefurbon Erevano kun suda Armenio kaj la Respubliko Arcaĥo trairas Gorison.

La Flughaveno Goris, situas 10 kilometrojn sude de Goris, proksime al la vilaĝo Ĥot. Ĝi estis fermita post la disfalo de Sovetunio en 1991. Tamen la armena registaro planas rekonstrui la flughavenon kaj malfermi ĝin al publika kaj privata servo. La flughaveno permesos al turistoj viziti la regionon Sjuniko kaj Zangezuro, same kiel la monaĥejo Tatev kaj aliajn somerajn feriejojn ĉirkaŭ la urbo.[14]

Ekonomio redakti

 
Malnova Kores

En ĝi estas multaj nutraĵ-prilaborejoj, la ekonomio de Goris ĉefe baziĝas sur malpeza industrio. La hejmfaritaj fruktaj vodkoj estas aparte bonaj kaj famaj en Goris.

Goris estas hejmo de la Vorotan-Hidrocentralo malfermita en 1989 kaj konsiderata unu el la ĉefaj provizantoj de elektra energio en Armenio. Aliaj grandaj industriaj firmaoj en Goris inkluzivas la kompanion "Vosmar" por asfalta betono kaj dispremita ŝtono fondita en 2002, la "Goris Gamma" por elektronikaj aparatoj fondita en 2003 kaj la "Goris Group" por enboteligita fonta akvo fondita en 2005.

Goris ankaŭ estas preferata celloko de multaj lokaj kaj eksterlandaj turistoj, kun granda nombro da hoteloj kaj gastejoj. La plej granda hotelo Goris de la urboj estas nuntempe sub grava rekonstrua procezo. La ŝtonpiramidoj de Malnova Kores estas unu el la plej allogaj lokoj en Goris.

Edukado redakti

 
Gorisa lernejo n-o 4.

Goris estas grava eduka centro en Sjuniko. Ĝi havas 7 mezlernejojn, 2 mezajn altlernejojn, 7 infanĝardenojn, 2 sportlernejojn, 2 muziklernejojn kaj 1 artlernejon.

Gorisa Ŝtata Universitato funkcias en la urbo ekde 1967. Branĉoj de la Ŝtata Inĝenieria Universitato de Armenio kaj Erevana Ŝtata Instituto pri Teatro kaj Kinematografio ankaŭ funkcias en la urbo.

Goris ankaŭ estas hejmo de la Gorisa Ŝtata Agrikultura Altlernejo Ĥ. Jericjan.

Sporto redakti

 
Gorisa urba stadiono

Piedpilko, ŝako, boksado, arta gimnastiko, flugpilko kaj korbopilko estas inter la plej praktikataj sportoj en Goris. La sportan sektoron en la urbo servas la sporta lernejo por infanoj kaj junuloj Goris (malfermita en 1951), la regiona sporta lernejo por infanoj kaj junuloj Goris (malfermita en 2006) kaj la ŝaka lernejo Albert Ordjan.

Zangezura futbala klubo reprezentis la urbon en profesiaj konkursoj inter 1982 kaj 1997 kiam ili estis devigitaj ĉesi pro monmalfacilaĵoj. Ili ludis siajn hejmmatĉojn en Gorisa stadiono, gajnante la unuan lokon de la Armena Supera Ligo (dua divizio) dum 2 okazoj.

Referencoj redakti

  1. Population estimate of Armenia as of 01.01.2016.
  2. Նախատեսվում է իրականացնել համայնքների խոշորացման 14 պիլոտային ծրագիր - ԳՈՐԻՍԻ ՄԱՄՈՒԼԻ ԱԿՈՒՄԲ. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2020-09-11.
  3. Archived copy (ruse). abp.am. Arkivita el la originalo je 5an de majo 2010. Alirita 28an de aŭgusto 2009.
  4. Syunik.am - Goris. Arkivita el la originalo je 2014-04-28. Alirita 2020-09-11.
  5. Armtown.com - ԼԵՌՆԱՀԱՅԱՍՏԱՆԻ 85-ԱՄՅԱԿԸ ՆՇԵՑԻՆ ՄԻԱՅՆ ՍՅՈՒՆԻՔԻ ՄԱՐԶԿԵՆՏՐՈՆՈՒՄ Arkivigite je 2012-02-23 per la retarkivo Wayback Machine Ŝablono:Retarviko
  6. 6,0 6,1 Հայաստանի Հանրապետության բնակավայրերի բառարան, p. 63. Armenian State Cadaste (2008). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2020-09-11.
  7. Демоскоп Weekly - Приложение. Справочник статистических показателей..
  8. Зангезурский уезд 1926.
  9. http://armstat.am/file/doc/99483273.pdf
  10. Հին Գորիսում վերականգնված Սուրբ Հռիփսիմե եկեղեցին կվերաօծվի.
  11. Վերաօծվեց Գորիսի Սբ Հռիփսիմե եկեղեցին - Syunacerkir.am.
  12. Գորիս. Ակսել Բակունցի տուն-թանգարանը նորացված ցուցադրությամբ - ԳՈՐԻՍԻ ՄԱՄՈՒԼԻ ԱԿՈՒՄԲ. Arkivita el la originalo je 2020-01-07. Alirita 2020-09-11.
  13. Թթի փառատոն Գորիսում - Բարև Արմենիա Տուր. Arkivita el la originalo je 2019-12-04. Alirita 2020-09-11.
  14. Waiting rooms and cafes to be constructed at stations of Tatev aerial tramway.

Eksteraj ligiloj redakti