Ĥndzoresk (armene: Խնձորեսկ, prononce [χəndzɔˈɾɛsk]) estas vilaĝo kaj kampara komunumo en la sudoriento de Armenio, en la provinco Sjuniko. La vilaĝo situas dekstre de la aŭtovojo Goris-Stepanakert, sur la krutaj deklivoj de Ĥor Dzor (Profunda Kanjono), de kiu, laŭ tradicio, ĝi ricevis sian nomon. Trairante la ponton ĉe la enirejo de la vilaĝo, la vojo daŭras al la urboj Laĉino kaj Stepanakerto. Nova Ĥndzoresk (la nuna loĝata areo) estis konstruita en la 1950-aj jaroj. La vilaĝo situas je 1580 m super marnivelo kaj okupas 6772.8 hektarojn. La Nacia Statistika Servo de la Respubliko Armenio (ARMSTAT) raportis ĝian loĝantaron kiel 2.260 en 2010.

Ĥndzoresk
village in Armenia
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 070  (2011) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 31′ N, 46° 26′ O (mapo)39.51222222222246.433611111111Koordinatoj: 39° 31′ N, 46° 26′ O (mapo) [+]
Alto 1 580 m [+]
Areo 67,86 km² (6 786 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ĥndzoresk (Armenio)
Ĥndzoresk (Armenio)
DEC
Ĥndzoresk
Ĥndzoresk
Situo de Ĥndzoresk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khndzoresk [+]
vdr

En la fino de la 19-a jarcento Malnova Ĥndzoresk estis la plej granda loĝloko (vilaĝo) de Orienta Armenio. En la komenco de la 20-a jarcento la komunumo havis 8300 loĝantojn (1800 hejmoj). En 1913 estis 27 butikoj, 3 tinkturfarbaj domoj, tanejoj, 7 lernejoj. La vilaĝo estas fama pro partoprenado en la liberiga movado de David Bek. La fortikaĵo de Ĥndzoresk funkciis kiel armea bazo por Mĥitar Sparapet en 1728-1730. En 1735 la vilaĝon vizitis la Katolikoso (estro de Armena Apostola Eklezio) Abraham Kretaci, kiu donis detalan priskribon de la komunumo en siaj kronikoj. Dum la 1980-aj jaroj, plia vilaĝo elkreskis 7 km de Ĥndzoresk pro regrandigo kaj politika maltrankvilo. Ĉi tiu vilaĝo, konsiderinde pli malgranda ol Ĥndzoresk, nomiĝas Malsupra Ĥndzoresk, aŭ Nerkin Ĥndzoresk.

Ĥndzoresk estas vaste fama pro sia kanjono kun pitoreskaj rokformacioj kaj antikva kaverno. La artefaritaj kavernoj, kelkaj nuntempe uzataj kiel staloj kaj magazenoj, estis loĝataj ĝis la 1950-aj jaroj. En la fundo de la kanjono estas preĝejo Sankta Hripsime, el la 17-a jarcento.

Referencoj redakti

  • S. Hayrapetyan. Four-Year Development Programme of Khndzoresk Community (2009-2012). 2009