Karahunĝ

KarahunĝZorac Karer (armene Քարահունջ kaj Զորաց Քարեր, surloke Դիք-դիք քարեր Dik-dik karer) estas arkeologia loko el la Prahistorio je 2 km norde de la malgranda loĝloko Sisian, en la provincio Sjuniko. Temas pri kampo el vulkanaj ŝtonaj menhiroj; kelkaj nomas ĝin armena Stonehenge.

Karahunĝ
arkeologia lokoŝtoncirkloŜtonvico • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj39° 33′ 3″ N, 46° 1′ 43″ O (mapo)39.550746.0286Koordinatoj: 39° 33′ 3″ N, 46° 1′ 43″ O (mapo)

Karahunĝ (Armenio)
Karahunĝ (Armenio)
DEC
Karahunĝ
Karahunĝ

Map
Karahunĝ

Vikimedia Komunejo:  Zorats Karer [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kelkaj ŝtonoj de Karahunĝ

Armenaj historiistoj kredas ke Karahunĝ havas ĉirkaŭ 7 500 jarojn aŭ pli, kaj estas eĉ pli antikvaj ol la keltaj ekvivalentoj. Ĝi estis konstruita verŝajne por astronomiaj celoj, kaj pro tio ĝi kelkfoje ankaŭ estas konata kiel observatorio de Karahunĝ. Je 10 km nordorienten, en la vilaĝo Angeĥakot (Angeghakot, Անգեղակոթ), proksime al la rivero, eltroviĝis paleolitikaj iloj el la bronzepoko. Ĉe la kontraŭa flanko, je 15 km norde de Zorac Karer, troviĝas la petroglifoj de Uĥtasar, pli ol 2.000 paleolitikaj ornamitaj ŝtonoj en la flanko de la monto de Ughtasar, (Kamel-monto), vulkano 3.300 m alta.

La nomo Karahunĝ deriviĝas el du armenaj vortoj: kar (armene քար), t.e. <ŝtono> kaj hunĝ <sono>. Tiel do, Karahunĝ signifas <parolŝtonoj>. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Zorac Karer (Զորաց Քարեր), Dik-dik Karer (Դիք-դիք քարեր), kaj Cic Karer (Ցից Քարեր), kio estas vertikalaj ŝtonoj en regiona armena lingvo.

Tiu ĉi interpreto rilatas al la fakto ke tiuj ŝtonoj okazigas specon de fajfado dum ventaj tagoj, verŝajne pro la pluraj truoj troviĝantaj en malsamaj lokoj de la ŝtonoj el prahistoriaj epokoj.

En 2004 la loko estis oficiale nomata Observatorio de Karahunĝ, laŭ parlamenta dekreto.

La komplekso Karahunĝ konsistas el la sekvaj partoj: la centra cirklo, la norda branĉo, la suda branĉo, la avenuo N-E kaj vertikalaj ŝtonoj disaj. En ĝi abundas lokigitaj ŝtonoj, funebraj kistoj kaj la vertikalaj ŝtonoj aŭ menhiroj. Entute 223 ŝtonoj.

La alteco de la ŝtonoj varias inter 0.5 kaj 3 metroj. Kelkaj ŝtonoj pezas eĉ 10 tunojn. Temas pri ŝtonoj el bazalto (andezito), eroziigitaj pro la paso de la tempo kaj kovritaj de muskoj kaj likenoj diverskoloraj. La surfaco de la interno de la truoj estas pli bone konservita. Ankaŭ multaj ŝtonoj estas rompitaj kaj ankoraŭ ne katalogitaj.

Ĉirkaŭ 80 el la ŝtonoj havas cirklan truon, malgraŭ tio ke nur 37 el la ŝtonoj, kun 47 truoj, daŭre staras. Rusaj kaj armenaj astronomiaj arkeologoj sugestas ke la ŝtonoj povus esti uzitaj por astronomia kontemplado. Dek sep ŝtonoj asociiĝas kun la kontemplado de tagiĝoj kaj sunsubiroj dum la solsticoj kaj ekvinokso, kaj 14 kun la lunaj ekstremoj. Tamen, tio estas nur konjektoj, ĉar la truoj estas relative senmodifaj kaj eĉ povus esti neprahistoriaj.