Vazgen la 1-a

Vazgen la 1-a de Bukareŝto , (armene : Վազգէն Ա Բուխարեստցի ), naskita kiel Levon Garabed Balĝjan; la 20-an de septembro 1908 - la 18-an de aŭgusto 1994) estis la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj inter 1955 kaj 1994, por entute 39 jaroj, la 4-a plej longa regado en la historio de la Armena Apostola Eklezio.[1]

Vazgen la 1-a
HisHolinessVazgenI.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1908 (1908-09-20)
en Bukareŝto
Morto 18-an de aŭgusto 1994 (1994-08-18) (85-jara)
en Erevano
Tombo Eĉmiadzin
Lingvoj rumana
Ŝtataneco ArmenioRumanio
Alma mater Universitato de Bukareŝto
Okupo
Okupo pastrofilozofo • kleriko
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Civitano de Rumanio, li komencis sian karieron kiel filozofo, antaŭ ol fariĝi doktoro pri teologio kaj membro de la loka armena pastraro. La gvidanto de la armena apostola eklezia hierarkio en Rumanio, li iĝis Katolikoso en 1955, transloĝiĝante al Sovetunio kaj loĝante en la Armena SSR. Vazgen la 1-a gvidis la Armenan Eklezion dum la dissolvo de Sovetunio , kaj estis la unua Katolikoso en nove sendependa Armenio.

BiografioRedakti

Vazgen naskiĝis en Bukareŝto de familio apartenanta al la armena-rumana komunumo. Lia patro estis ŝuisto kaj lia patrino estis bazlerneja instruistino. La juna Levon Balĝian komence ne okupiĝis pri la eklezio kiel profesio, anstataŭe li studentiĝis ĉe la Filozofia Fakultato kaj Beletro de la Universitato de Bukareŝto. Post diplomiĝo, li fariĝis filozofo kaj publikigis serion de sciencaj artikoloj.

Ĉar liaj interesoj komencis ŝanĝiĝi de filozofio al teologio, Balĝjan studis armenan apostolan teologion kaj diecon en Ateno, Grekio. Li fine akiris la titolon vardapeto , eklezia rango por kleraj predikistoj kaj instruistoj en la Armena Apostola Eklezio proksimume ekvivalenta al doktoriĝo pri teologio. En la 1940-aj jaroj, li iĝis episkopo, kaj tiam la araĝnord (gvidanto) de la Armena Apostola Eklezio en Rumanio.

Lia ascendo tra la hierarkio de la eklezio kulminis en 1955 kiam, la 30-an de septembro 1955, li estis elektita Katolikoso de Ĉiuj Armenoj, iĝante unu el la plej juna katolikosoj en la historio de la Armena Apostola Eklezio. Li regis ĝis sia morto en 1994. Dum sia longa tempo kiel Katolikoso, li sukcesis certigi iom da sendependeco por sia eklezio antaŭ la totalisma soveta regado en la Armena SSR, kaj vivis por vidi religian liberecon restarigita sub la nacia registaro de Armenio en 1991.

De tiam li okupiĝis pri renovigado de praaj armenaj preĝejoj kaj revivigado de institucioj de la eklezio. Li kolektis kelkajn preĝejajn trezorojn per establado de la Muzeo Alex Manoogian de la Patrina Katedralo. Vazgen intensigis kontaktojn kun la Armena Katolika Eklezio, kun la celo reunuigi ambaŭ flugilojn de armena kristanismo. Li mortis en sia loĝejo en Erevano la 18-an de aŭgusto 1994, post suferado de longa malsano.[2]

PiednotojRedakti

  1. Vazgen I. Encyclopædia Britannica.
  2. Wolfgang Saxon (1994-08-19). Vazgen I, Head of Armenian Church, Dies at 85. The New York Times.