Ivan Kotlarevskij
Kotlarevskij Ivan ukraine Котляревський Іван (1769-1838) ukraina poeto kaj dramverkisto, la unua klasikulo de la nova ukraina literaturo. Naskiĝis kaj mortis en Poltavo. Lernis en Poltava eklezia kolegio. Laboris kiel oficisto, instruisto de vilaĝa lernejo. Partoprenis militon inter Rusio kaj Turkio (1806-1807). Direktoro de la Poltava teatro (1817-1821).
Ivan Kotlarevskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Іван Петрович Котляревський | |||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1769 en Poltavo, Poltava Regiment, ![]() | ||||
Morto | 29-an de oktobro 1838 (69-jaraĝa) en Poltavo, Poltava Governorate, ![]() | ||||
Tombo | Poltavo vd | ||||
Lingvoj | rusa • ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo • tradukisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Eneado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Sian literaturan agadon I. Kotlarevskij komencis en 1794. Li estas aŭtoro de la poemo Eneado (1842 - plena postmorta eldono) - la unua verko de ukraina literaturo, skribita en popola kaj nuntempa oficiala lingvo. La burleska poemo estis verkita laŭ motivoj de samtitola versaro de Vergilio. La poemon uzis por komponi operojn J. Lopatinskij kaj Mikola Lisenko. Kotlarevskij verkis ankaŭ dramojn "Natalka Poltavka" kaj "Moskvano-Sorĉisto".
Monumentoj al Kotlarevskij en Poltavo kaj Kievo; muzeo en Poltavo.
La I-an, II-an kaj III-an partojn de la poemo esperantigis Gennadij Turkov (La Kancerkliniko, 114, 125-126, 135-138).