Skribarto laŭ vasta difino estas la arto uzi signojn por prezenti seriojn de agoj. Iuj aŭtoroj rezervas la vorton skribo al parolskriboj, kaj aliajn specojn nomas notacioj. Skribsistemoj, skribado, skribaĵoj kaj rilataj aferoj estas studeblaj laŭ multaj vidpunktoj.

Laŭ nuna scio, skribarto aperis unuafoje en la fruaj urbaj kulturoj de mezopotamio kaj Egiptio inter -4000 kaj -3000. De tiam ĝis nun pluraj centoj da skribsistemoj uziĝis.

Studo laŭ konsisto de skribo redakti

Studo laŭ rimedoj kaj procedoj de skribado redakti

Studo laŭ rezultoj, laŭ dokumentspecoj redakti

  • libroscienco aŭ bibliologio studas la materian konsiston de libroj (folifaldo, bindaĵo, enpaĝigo...)
  • gravuroscienco aŭ epigrafiko studas skribaĵojn sur malmolaj materialoj (ŝtono, moneroj...)
  • praskriboscienco aŭ paleografio studas skribaĵojn sur molaj materialoj (pergameno, papero...)
  • papirusscienco aŭ papirologio studas antikvajn skribaĵojn sur papiroj alinome papirusoj.

Studo laŭ uzo de skribo kaj de dokumentoj redakti

  • bibliografio kolektas la normitajn referencojn de dokumentoj
  • bibliotekoscienco zorgas pri konservado kaj disponigo de eldonaĵoj
  • eldonscienco studas kvante (bibliometrio) kaj kvalite (eldonhistorio) la eldonadon
  • legosociologio kaj okaze etnologio studas, kiel homoj en la diversaj socioj efektive uzas legadon kaj skribadon.

Grafologio, branĉo de psikologio, priskribas la karakteron de homo laŭ la propraĵoj de lia skribostilo. Ĝia scienca statuso ne tute firmiĝis.


Vidu ankaŭ redakti