Abĝado
(Alidirektita el Abjad)
Abĝado, aŭ konsonanta alfabeto en la tradicio de la ŝemidaj lingvoj indikas alfabeton en kiu estas desegnataj nur la konsonantoj (aŭ precipe la konsonantoj), kiel nun okazas en la aramea, hebrea, araba kaj tiu historie fenica. El tiu lasta devenis la “abĝada” aramea kaj la neabĝadaj greka kaj latina (kaj aliaj kiel la cirila).
La voĉo "abĝad" devenas el la unuaj literoj de la historia araba alfabeto (kaj ne, do, el la aktuala versio kiu klasifikas la literojn ilin grupigante surbaze de ilia grafika formo): ʾalif, bāʼ, ǧīm kaj dāl, el kies akrostiko ĝuste estas formata abĝad (arabe: أﺑﺠﺪ).
Ekzistas ankaŭ duonkonsonantaj alfabetoj kunigita sub la koncepto esprimita per la voĉo abugido.
Ciferecaj simbolojRedakti
Aliaj funkcioj de Abĝadoj:
Dekuma sistemo | Hebrea diro | Skribsigno |
---|---|---|
1 | Aleph | א |
2 | Bet | ב |
3 | Gimel | ג |
4 | Daled | ד |
5 | He | ה |
6 | Vav | ו |
7 | Zayin | ז |
8 | Heth | ח |
9 | Teth | ט |
Dekuma sistemo | Hebrea diro | Skribsigno |
---|---|---|
10 | Yud | י |
20 | Kaph | כ |
30 | Lamed | ל |
40 | Mem | מ |
50 | Nun | נ |
60 | Samech | ס |
70 | Ayin | ע |
80 | Pe | פ |
90 | Tsade | צ |
Dekuma sistemo | Hebrea diro | Skribsigno |
---|---|---|
100 | Qoph | ק |
200 | Reish | ר |
300 | Shin | ש |
400 | Taw | ת |
500 | Kaph(final) | ך |
600 | Mem(final) | ם |
700 | Nun(final) | ן |
800 | Pe(final) | ף |
900 | Tsade(final) | ץ |
BibliografioRedakti
- Daniels, Peter T., et al. eds. The World's Writing Systems, Oxford. (1996).