Je klasika metriko, la ĥorjambo[1] (antikve-greke χορίαμβος, ĥoríambos, latine choriambus) estas piedo konsistanta el du mallongaj silaboj inter du longaj silaboj — alivorte, trokeo sekvita de jambo.

Priskribo redakti

Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La ĥorjambo estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el longa silabo, sekvita de du mallongaj silaboj, finiĝinta per longa silabo:

—◡◡—

En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la ĥorjambo estas sinsekvo de akcenta silabo, du senakcentaj silaboj, kaj lasta akcenta silabo.

En la klasika poezio, la ĥorjambo havas ses moraojn.

Ekzemplo redakti

El la traduko de Hamleto de Ŝekspiro far L. L. Zamenhof,

Ribel’ / ĝi est- / as kont- / raŭ la / ĉielo,
◡— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡
Signo / de kor’ / sovaĝ- / a kaj / senbrida,
—◡ ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡
(Hamleto, Sceno Ⅱ)

la verso estas kvinjambo (same kiel la Ŝekspira originalo), sed en la verso “signo de kor’ …” unu el la jamboj estas antastaŭigita per trokeo, kreante ĥorjambon.

Referencoj redakti