César Abraham Vallejo Mendoza naskiĝis la 16-an de marto 1892 en Santiago de Chuco; mortiĝis la 15-an de aprilo 1938 en Parizo, Francio) estis perua poeto. Kvankam li publikigis nur tri poeziajn librojn dum sia vivo, li estas konsiderata unu el la grandaj pioniroj de la 20-a-jarcenta poezio kaj unu kiu ĉiam antaŭis sian literaturan tempon.

César Vallejo
Persona informo
César Vallejo
Naskonomo César Abraham Vallejo Mendoza
Naskiĝo 16-an de marto 1892 (1892-03-16)
en Santiago de Chuco
Morto 15-an de aprilo 1938 (1938-04-15) (46-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Alma mater National University of Trujillo • Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos vd
Subskribo César Vallejo
Familio
Edz(in)o Georgette Vallejo vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgotradukistoĵurnalisto • eseisto • romanisto • novelisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Los heraldos negros ❦
La Volframo ❦
Paco Yunque ❦
Spain, take this cup from me ❦
Trilce vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en kamparana familio kiel la plej juna el dek unu infanoj. Li studis literaturon ĉe la Nacia Universitato de Trujillo sed manko de mono kaŭzis, ke li iomete retiriĝis de la lernejo kaj laboris en sukerplantejo, kie li estis eksponita al ekspluatado de ordinaraj laboristoj, kio influis liajn perceptojn.

Lia gravo rilatas al uzado, popularigo kaj disvastigo de elementoj kaj spirito de avangardo. Dum epoko de edukado kaj ekkariero li amikiĝis kun la grupo de intelektuloj de Trujillo (Peruo), tio estas kun Antenor Orrego, José Eulogio Garrido, Alcides Spelucín, Víctor Raúl Haya de la Torre, Juan Espejo Asturrizaga kaj aliaj.

Poste en Lima li kontaktis kun Abraham Valdelomar kaj lia grupo Colónida, José Carlos Mariátegui, Luis Alberto Sánchez, Manuel González Prada, José María Eguren kaj Juan Parra del Riego. En Lima publikigis siajn du unuajn poemarojn: nome Los heraldos negros (1918), ankoraŭ modernista, sed ankaŭ komenco de surĉo de esprima renovigo; kaj Trilce (1922), verko kiu jam kreas tre personan poezian lingvaĵon, el la propra titolo kiu estas kombino de du hispanlingvaj vortoj nome "triste" kaj "dulce", signife respektive "trista" kaj "dolĉa".

Thomas Merton nomis lin "la plej granda universala poeto post Dante". La brita poeto, kritikisto kaj kinejo Martin Seymour-Smith, ĉefa aŭtoritato pri monda literaturo, nomis Vallejon "la plej granda dudeka-jarcenta poeto en iu ajn lingvo."

En kastilia lingvo aperis redakti

 
Kovrilpaĝo de la unua eldono de Trilce

Bibliografio redakti

  • Basadre, Jorge: Historia de la República del Perú. 1822 - 1933, Octava Edición, corregida y aumentada. Tomo 14. Editada por el Diario "La República" de Lima y la Universidad "Ricardo Palma". 1998.
  • Cornejo Polar, Antonio: Historia de la literatura del Perú republicano. Incluida en “Historia del Perú, Tomo VIII. Perú Republicano”. Lima, Editorial Mejía Baca, 1981.
  • Coyné, André: Medio siglo con Vallejo. Lima, Fondo Editorial PUCP, 2000.
  • Espejo Asturrizaga, Juan: César Vallejo. Itinerario del hombre. 1892-1923, Librería Editorial Juan Mejía Baca, Lima, 1965.
  • Mariátegui, José Carlos: 7 ensayos de interpretación de la realidad peruana. En: “El proceso de la literatura”. Lima, Ediciones Cultura Peruana, 2004.
  • Mateo de Paz, César Vallejo, el poeta de los pobres. Madrid: El Rompecabezas, 2008. Biografía literaria destinada al público infantil.
  • Monguió, Luis: César Vallejo, vida y obra. Lima, Editora Perú Nuevo, 1952.
  • Tamayo Vargas, Augusto: Literatura Peruana. Lima, PEISA, 1992.
  • Tauro del Pino, Alberto: Enciclopedia Ilustrada del Perú. Tercera Edición. Tomo 17, VAC-ZUZ. Lima, PEISA, 2001. ISBN 9972-40-166-9
  • Vallejo Mendoza, César:
    • Desde Europa - Crónicas y artículos (1923–1938), recopilación, prólogo, notas y documentación por Jorge Puccinelli, Lima, Ediciones Fuente de la Cultura Peruana, 1987.
    • Novelas y cuentos completos. Lima, Francisco Moncloa Editores, 1967, (edición supervisada por Georgette de Vallejo).
    • Poesía Completa. Edición, prólogo y notas de Ricardo Silva-Santisteban. Lima: Pontificia Universidad Católica del Perú. 1997.
    • Teatro completo, Lima, Fondo Editorial Pontificia Universidad Católica del Perú, 1979. Editado y prologado por Enrique Ballón Aguirre y Georgette de Vallejo.
  • Verani, Hugo. Las vanguardias literarias en Hispanoamérica. Manifiestos, proclamas y otros escritos. Roma: Bulzoni Editore. 1986
  • Favorables París Poema. N° 1. Julio de 1926. N° 2. Agosto de 1926.
  • Grandes Forjadores del Perú. Lima, Lexus Editores, 2001. ISBN 9972-625-50-8

Eksteraj ligiloj redakti