Malfermi la ĉefan menuon

Brendon CLARK (naskiĝis en 1904 en Auckland, mortis la 9-an de novembro 1956 en Dargaville) estis novzelanda esperantisto, instruisto kaj poeto kiu verkis en Esperanto kaj en la angla lingvo. Liaj poemoj estis publikigataj en novzelandaj revuoj.

VivoRedakti

Li interesiĝis pri Esperanto kiam li estis 15-jaraĝa. Li vidis priesperantan libron en montrofenestro de vendejo, aĉetis ĝin kaj lernis sola. Kiel knabo li komencis havi internacian korespondadon, sed poste li forlasis Esperanton kelktempe dum li dediĉiĝis al studado.

Li studis en porinstruista seminario kaj universitato. Tiam li studis profunde literaturojn anglan kaj francan, kaj iomete da latina lingvo. Li komencis verki poemojn kaj akiris tiurilatan reputacion inter sisj kunstudentoj ĉar li venkis en poeziaj konkursoj, kaj liaj poemoj aperis en nov-zelandaj gazetoj.

Denove li revenis al Esperanto en 1943, kiam en tri semajnoj li reakiris tion kion li antaŭe sciis. Laŭ citaĵo far Bertram Potts, Brendon diris: "Surprizis min ke mi rememoris tiel multe -ĉiun gramatikan regulon, eĉ la participojn, kaj mute da vortoj, kvankam mi neniam pensis pri ili en la intertempo."

Li estis tre entuziasma por Esperanto kaj la idealoj de ĝia movado. Nescianta pri la landa esperanto-asocio, li per reklamoj atingis rilatojn kun izolitaj esperantistoj. Li eĉ starigis "Nov-Zelandan Korespondan Rondon" por enlanda korespondado kiam la milito baris la eksterlandan. Poste li kontaktis la Nov-Zelandan Esperanto-Asocion kaj fariĝis estuzisma membro ĝia.

Li veturis per fervojo, de Makarau ĝis Wellington en 1944, kaj renkontis -laŭ akordo antaŭa- esperantistojn en staciaj kajoj, sperto kiu forte impresis lin.

Profitante ke li instruis en lernejo en Makarau, enkondukis Esperanton kiel nedevigan studtemon en tiu lernejo. Li ankaŭ atingis kun honoro diplomon de la Brita Esperanto-Asocio.

En Esperanto movado, krom sia literatura verkado, li ankaŭ estis vicprezidanto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, kaj, ekde 1946 ĝis sia morto en 1956, ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (komence, delegito de tiama Internacia Esperanto-Ligo).

Pri lia familia vivo: li edziĝis kaj havis du filinojn kaj unu filon.

Liaj Principoj de Metriko en Esperanlingva PoezioRedakti

Li ellaboris teorion originalan pri la esperantlingva poezia metriko, pritraktata unue en artikolo Kelkaj Teorioj pri Verstradukado, aperinta en la numero de aŭgusto de 1946 de la revuo Esperanto Internacia, kaj poste, en 1949 en sia verko: Kien la Poezio?, kiu, krom sian teorion, enhavas antologiece poemojn originalajn kaj tradukitajn, per kiuj li montras aplikon de siaj ideoj.

Liaj principoj pri la metriko "natura" al Esperanto kovras plurajn elementojn, sed la plej konata kaj citita elemento estas lia sinteno kontraŭ la troa "kripligo" de la vortoj per uzado de elizio ĉe substantivoj.

Laŭ resumo far Bertram Potts, en antaŭparolo al la eldono de 1957 de Kien la Poezio:

 
 Li proponis la tutan eviton de la substantiva elizio kaj nenormalaĵoj, la tradukadon de viraj ritmoj per inaj, naturaj en Esperanto, ekzemple, la jamboj per trokeoj, la plilongigo de la Esperanta metriko, kiam tio estas necesa, por esprimi la pensenhavon de la originalo kaj por egaligi la "verstempon" de la du lingvoj 

VerkaroRedakti

Pri lia poezio esperantlingvaRedakti

Kompreneble li aplikis en sian esperantlingvan poezion la principojn kiujn li ellaboris.

La versoj de Brendon Clark estas glate poluritaj kaj lia pritrakto de temoj romantika. Li ankaŭ tradukis en Esperanto verkoj de pluraj aŭtoroj, inter ili: Robert Louis Stevenson, Alfred Tennyson, Longfellow, John Keats, Robert Herrick, William Shakespeare, Richard Lovelace, Percy Bysshe Shelley, Thomas Bracken, Oliver Goldsmith kaj William Wordsworth.

Listo de kelkaj el liaj esperantlingvaj poemojRedakti

  • Originalaj poemoj:
    • Al la mortintoj (1946)
    • Al S.H.N. (1949)
    • Alfabeto (1949)
    • Antaŭa amatino (1951)
    • Averto post kverelo (1951)
    • Donu al mi tempon (1950)
    • Du manoj (1943)
    • Eksperimentaj Spondeinoj (1947)
    • Eterna Maro (1949)
    • Homo mirinda, homo mizera (1950)
    • Kontrasto (1944)
    • La Aero (1949)
    • La Bildkarto (1945)
    • La Maljunulino (1949)
    • La Paco (1946)
    • La Pioniroj (1953)
    • La Vento (1949)
    • Mallumo (1949)
    • Malnova pipo (1949)
    • Malnovaj Lampoj (Tezo Metrika) (1947)
    • Memore de Zamenhof (1947)
    • Montris nur la fajro (1946)
    • Nokta papilio (1949)
    • Nuda vero (1951)
    • Ombroj (1947)
    • Pala Luno (1947)
    • Perfido (1947)
    • Pro amiko (1949)
    • Realo (1949)
    • Reciproke (1944)
    • Renkonto (1949)
    • Sendefendaj manoj (1952)
    • Simpatio (1947)
    • Singultante (1947)
    • Soneto III (1947)
    • Sunsubiro (1949)
    • Venas la vento (1944)
    • Vojaĝo de la Maorioj al Nov-zelando (1945)
    • Vortmankoj (1947)
  • Tradukitaj poemoj:
    • Arthur kaj Hubert (1949)
    • Aŭtuno (1946)
    • Dianemo (1946)
    • Infanaĝo de Hiavata (1946)
    • Kanto de Ariel (1947)
    • Kantoj de l' patrino (1943)
    • Kiam belulino (1947)
    • La Aglo (1946)
    • La Luno (1947)
    • La pardonemo (1947)
    • Lucasta (1946)
    • Mia ombro (1944?)
    • Min ne amu (1947)
    • Morto de Arturo (1946)
    • Ne komprenate (1947)
    • Pluvo (1944?)
    • Signoj de la Senmorteco el rememoroj pri la frua infanaĝo (1948 kaj 1951)
    • Somera enlitiĝo (1944?)
    • Soneto LXIV (1946)
    • Soneto LXV (1946)
    • Soneto ĈXII (1947)

BibliografioRedakti