Esperanto Internacia (revuo)

Esperanto-revuo

Esperanto Internacia nomiĝis unu el la du revuoj de Internacia Esperanto-Ligo. La alia estis, ĝis 1940, Heroldo de Esperanto.

Esperanto Internacia, 1937

Esperanto Internacia estis klono de la Brita Esperantisto, kaj post la kunfandiĝo en 1947 oni uzis la kompostaspekton por la malnova-nova revuo Esperanto. Komence Esperanto Internacia aperis monate, dum la milito nur ĉiun duan monaton. De 1936 ĝis 1940 ĝin redaktis Teodor Jung en Nederlando, poste nenomataj redaktoroj (fakte Cecil Charles Goldsmith kaj Mason Stuttard).

Eksteraj ligiloj redakti