Instruista Trejnado

Instruista Trejnado (IT) estas unu el la taskoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Kutime tia lertigado estas ero de la ĉiujaraj ILEI-Konferencoj.

En planado estas modula instruista trejnado MITE.

Plie ĝi okazas en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. Tie okazas du vojoj al IT; la unua estas elekti pedagogion dum la tria jaro de la Interlingvistikaj Studoj; la dua estas unujara kurso en la universitato, sen universitata diplomo.

Plie ĝi okazas en Herzberg am Harz, Germanio, sub la aŭspicioj de la germana ILEI-sekcio.

Plie ĝi okazas sur la retejo www.edukado.net sub la nomo RITE, pagenda lertigado prizorgita de D-ro Katalin Kováts.